Zeĥarja 8
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:
1万军之耶和华的话临到我说:
2Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri ĝi.
2「万军之耶和华如此说:我为 锡安 心里极其火热,我为她火热,向 她的仇敌 发烈怒。
3Tiele diras la Eternulo: Mi revenos al Cion, Mi ekloĝos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.
3耶和华如此说:我现在回到 锡安 ,要住在 耶路撒冷 中。 耶路撒冷 必称为诚实的城,万军之耶和华的山必称为圣山。
4Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, ĉiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la aĝo.
4万军之耶和华如此说:将来必有年老的男女坐在 耶路撒冷 街上,因为年纪老迈就手拿拐杖。
5Kaj la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur ĝiaj stratoj.
5城中街上必满有男孩女孩玩耍。
6Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla, ĉu tio estas ne ebla ankaŭ en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.
6万军之耶和华如此说:到那日,这事在余剩的民眼中看为希奇,在我眼中也看为希奇吗?这是万军之耶和华说的。
7Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;
7万军之耶和华如此说:我要从东方从西方救回我的民。
8Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.
8我要领他们来,使他们住在 耶路撒冷 中。他们要作我的子民,我要作他们的 神,都凭诚实和公义。」
9Tiele diras la Eternulo Cebaot: Fortigu viajn manojn, vi, kiuj aŭdas en ĉi tiuj tagoj ĉi tiujn vortojn el la buŝo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.
9万军之耶和华如此说:「当建造万军之耶和华的殿,立根基之日的先知所说的话,现在你们听见,应当手里强壮。
10Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaŭ la malamiko; kaj Mi permesis al ĉiuj homoj ataki unu la alian.
10那日以先,人得不着雇价,牲畜也是如此;且因敌人的缘故,出入之人不得平安,乃因我使众人互相攻击。
11Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antaŭe, diras la Eternulo Cebaot;
11但如今,我待这余剩的民必不像从前。这是万军之耶和华说的。
12ĉar estos semo de paco: la vinberbranĉo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktaĵojn, la ĉielo donos sian roson, kaj ĉion ĉi tion Mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo.
12因为他们必平安撒种,葡萄树必结果子,地土必有出产,天也必降甘露。我要使这余剩的民享受这一切的福。
13Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi fariĝos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortiĝu.
13犹大 家和 以色列 家啊,你们从前在列国中怎样成为可咒诅的;照样,我要拯救你们,使人称你们为有福的。你们不要惧怕,手要强壮。」
14Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion,
14万军之耶和华如此说:「你们列祖惹我发怒的时候,我怎样定意降祸,并不后悔。
15tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda: ne timu.
15现在我照样定意施恩与 耶路撒冷 和 犹大 家,你们不要惧怕。
16Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari: parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj;
16你们所当行的是这样:各人与邻舍说话诚实,在城门口按至理判断,使人和睦。
17ne intencu en via koro malbonon unu kontraŭ la alia, kaj ne amu mensogan ĵuron; ĉar ĉion ĉi tion Mi malamas, diras la Eternulo.
17谁都不可心里谋害邻舍,也不可喜爱起假誓,因为这些事都为我所恨恶。这是耶和华说的。」
18Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
18万军之耶和华的话临到我说:
19Tiele diras la Eternulo Cebaot: La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda ĝojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.
19「万军之耶和华如此说:四月、五月禁食的日子,七月、十月禁食的日子,必变为 犹大 家欢喜快乐的日子和欢乐的节期;所以你们要喜爱诚实与和平。」
20Tiele diras la Eternulo Cebaot: Venados ankoraŭ popoloj kaj loĝantoj de multaj urboj;
20万军之耶和华如此说:「将来必有列国的人和多城的居民来到。
21kaj la loĝantoj de unu urbo venos al la loĝantoj de alia urbo, kaj diros: Ni iru rapide, por preĝi antaŭ la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaŭ iros.
21这城的居民必到那城,说:『我们要快去恳求耶和华的恩,寻求万军之耶和华;我也要去。』
22Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por serĉi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por preĝi antaŭ la Eternulo.
22必有列邦的人和强国的民来到 耶路撒冷 寻求万军之耶和华,恳求耶和华的恩。
23Tiele diras la Eternulo Cebaot: En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros: Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi.
23万军之耶和华如此说:在那些日子,必有十个人从列国诸族中出来,拉住一个 犹大 人的衣襟,说:『我们要与你们同去,因为我们听见 神与你们同在了。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.