Zeĥarja 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn.
1黎巴嫩 哪,開開你的門, 任火燒滅你的香柏樹。
2Ĝemegu, ho cipreso, ĉar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. Ĝemegu, ho kverkoj de Baŝan, ĉar falis la fortika arbaro.
2松樹啊,應當哀號; 因為香柏樹傾倒,佳美的樹毀壞。 巴珊 的橡樹啊,應當哀號, 因為茂盛的樹林已經倒了。
3Oni aŭdas ploradon de paŝtistoj, ĉar ilia belegaĵo estas ruinigita; oni aŭdas kriadon de junaj leonoj, ĉar forigita estas la beleco de Jordan.
3聽啊,有牧人哀號的聲音, 因他們榮華 的草場 毀壞了。 有少壯獅子咆哮的聲音, 因 約旦河 旁的叢林荒廢了。
4Tiele diras la Eternulo, mia Dio: Paŝtu la buĉotajn ŝafojn,
4耶和華-我的上帝如此說:「你- 撒迦利亞 要牧養這將宰的群羊。
5kiujn iliaj aĉetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras: Dank’ al la Eternulo, mi riĉiĝis; kaj iliaj paŝtistoj ne bedaŭras ilin.
5買他們的宰了他們,以自己為無罪;賣他們的說:『耶和華是應當稱頌的,因我成為富足。』牧養他們的並不憐恤他們。
6Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.
6耶和華說:『我不再憐恤這地的居民,必將這民交給各人的鄰舍和他們王的手中。他們必毀滅這地,我也不救這民脫離他們的手。』」
7Kaj mi paŝtis la ŝafojn buĉotajn, la plej malfeliĉajn el la ŝafoj. Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi paŝtis la ŝafojn.
7於是,我牧養這將宰的群羊,就是群中最困苦的羊。我拿着兩根杖,一根我稱為「榮美」,一根我稱為「聯索」。這樣,我牧養了群羊。
8Kaj mi forigis tri paŝtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaŭ ilia animo deturnis sin de mi.
8一月之內,我除滅三個牧人,因為我的心厭煩他們;他們的心也憎嫌我。
9Kaj mi diris: Mi vin ne paŝtos: la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj manĝu unu la karnon de la alia.
9我就說:「我不牧養你們。要死的,由他死;要喪亡的,由他喪亡;餘剩的,由他們彼此相食。」
10Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis ĝin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun ĉiuj popoloj;
10我折斷那稱為「榮美」的杖,表明我廢棄與萬民所立的約。
11kaj ĝi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfeliĉaj ŝafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
11當日就廢棄了。這樣,那些仰望我的困苦羊就知道所說的是耶和華的話。
12Kaj mi diris al ili: Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn.
12我對他們說:「你們若以為美,就給我工價。不然,就罷了!」於是他們給了三十塊錢作為我的工價。
13Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
13耶和華吩咐我說:「要把眾人所估定美好的價值丟給窯戶。」我便將這三十塊錢,在耶和華的殿中丟給窯戶了。
14Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.
14我又折斷稱為「聯索」的那根杖,表明我廢棄 猶大 與 以色列 弟兄的情誼。
15Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi ankoraŭ la ilaron de paŝtisto malsaĝa;
15耶和華又吩咐我說:「你再取愚昧牧人所用的器具,
16ĉar jen Mi starigos sur la tero paŝtiston, kiu ne serĉos la ŝafojn perdiĝintajn, ne zorgos pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed manĝos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn.
16因我要在這地興起一個牧人。他不看顧喪亡的,不尋找分散的,不醫治受傷的,也不牧養強壯的;卻要吃肥 羊 的肉,撕裂牠的蹄子。
17Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.
17無用的牧人丟棄羊群有禍了! 刀必臨到他的膀臂和右眼上。 他的膀臂必全然枯乾; 他的右眼也必昏暗失明。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.