Psalmaro 111
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Korean Bible, 1910 (한국어 성경)
1Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
1할렐루야 ! 내가 정직한 자의 회와 공회 중에서 전심으로 여호와께 감사하리로다
2Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
2여호와의 행사가 크시니 이를 즐거워하는 자가 다 연구하는도다
3Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
3그 행사가 존귀하고 엄위하며 그 의가 영원히 있도다
4Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
4그 기이한 일을 사람으로 기억케 하셨으니 여호와는 은혜로우시고 자비하시도다
5Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
5여호와께서 자기를 경외하는 자에게 양식을 주시며 그 언약을 영원히 기억하시리로다
6La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
6저가 자기 백성에게 열방을 기업으로 주사 그 행사의 능을 저희에게 보이셨도다
7La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
7그 손의 행사는 진실과 공의며 그 법도는 다 확실하니
8Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
8영원 무궁히 정하신 바요 진실과 정의로 행하신 바로다
9Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
9여호와께서 그 백성에게 구속을 베푸시며 그 언약을 영원히 세우셨으니 그 이름이 거룩하고 지존하시도다
10Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
10여호와를 경외함이 곧 지혜의 근본이라 그 계명을 지키는 자는 다 좋은 지각이 있나니 여호와를 찬송함이 영원히 있으리로다
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.