Neĥemja
Chapter 2
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la reĝo Artaĥŝast, antaŭ li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la reĝo; kaj ĝis tiam mi ne estis malgaja antaŭ li.
1亚达薛西 王二十年尼散月,在王面前摆酒,我拿起酒来奉给王。我素来在王面前没有愁容。
2Kaj la reĝo diris al mi: Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,
2王对我说:「你既没有病,为什么面带愁容呢?这不是别的,必是你心中愁烦。」于是我甚惧怕。
3kaj mi diris al la reĝo: La reĝo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro?
3我对王说:「愿王万岁!我列祖坟墓所在的那城荒凉,城门被火焚烧,我岂能面无愁容吗?」
4Kaj la reĝo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam mi preĝis al Dio de la ĉielo,
4王问我说:「你要求什么?」于是我 默 祷天上的 神。
5kaj diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie troviĝas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui ĝin.
5我对王说:「仆人若在王眼前蒙恩,王若喜欢,求王差遣我往 犹大 ,到我列祖坟墓所在的那城去,我好重新建造。」
6Kaj la reĝo diris al mi (la reĝino sidis apud li): Kiel longe daŭros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la reĝo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon.
6那时王后坐在王的旁边。王问我说:「你去要多少日子?几时回来?」我就定了日期。于是王喜欢差遣我去。
7Kaj mi diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, ĝis mi venos en Judujon;
7我又对王说:「王若喜欢,求王赐我诏书,通知大 河西 的省长准我经过,直到 犹大 ;
8kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio.
8又赐诏书,通知管理王园林的 亚萨 ,使他给我木料,做属殿营楼之门的横梁和城墙,与我自己房屋使用的。」王就允准我,因我 神施恩的手帮助我。
9Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la reĝo. Kaj la reĝo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.
9王派了军长和马兵护送我。我到了 河西 的省长那里,将王的诏书交给他们。
10Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan ĉagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.
10和伦 人 参巴拉 ,并为奴的 亚扪 人 多比雅 ,听见有人来为 以色列 人求好处,就甚恼怒。
11Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj,
11我到了 耶路撒冷 ,在那里住了三日。
12mi leviĝis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.
12我夜间起来,有几个人也一同起来;但 神使我心里要为 耶路撒冷 做什么事,我并没有告诉人。除了我骑的牲口以外,也没有别的牲口在我那里。
13Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj ĝiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro.
13当夜我出了 谷门 ,往 野狗井 去,到了 粪厂门 ,察看 耶路撒冷 的城墙,见城墙拆毁,城门被火焚烧。
14Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Reĝa Lageto; sed tie ne estis sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.
14我又往前,到了 泉门 和 王池 ,但所骑的牲口没有地方过去。
15Kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.
15于是夜间沿溪而上,察看城墙,又转身进入 谷门 ,就回来了。
16Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris ĝis nun.
16我往哪里去,我做什么事,官长都不知道。我还没有告诉 犹大 平民、祭司、贵胄、官长,和其余做工的人。
17Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni troviĝas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.
17以后,我对他们说:「我们所遭的难, 耶路撒冷 怎样荒凉,城门被火焚烧,你们都看见了。来吧,我们重建 耶路撒冷 的城墙,免得再受凌辱!」
18Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaŭ la vortojn de la reĝo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris: Ni leviĝu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortiĝis por la bono.
18我告诉他们我 神施恩的手怎样帮助我,并王对我所说的话。他们就说:「我们起来建造吧!」于是他们奋勇做这善工。
19Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas?
19但 和伦 人 参巴拉 ,并为奴的 亚扪 人 多比雅 和 阿拉伯 人 基善 听见就嗤笑我们,藐视我们,说:「你们做什么呢?要背叛王吗?」
20Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili: Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, leviĝos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.
20我回答他们说:「天上的 神必使我们亨通。我们作他仆人的,要起来建造;你们却在 耶路撒冷 无分、无权、无纪念。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.