Ester
Chapter 6
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En tiu nokto la reĝo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memoraĵan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaŭ la reĝo.
1那夜王睡不着覺,就吩咐人取歷史來,念給他聽。
2Kaj tie troviĝis skribite, kiel Mordeĥaj raportis pri Bigtan kaj Tereŝ, la du reĝaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la reĝon Aĥaŝveroŝ.
2正遇見書上寫着 說 :王的太監中有兩個守門的, 辟探 和 提列 ,想要下手害 亞哈隨魯 王, 末底改 將這事告訴 王后 。
3Tiam la reĝo diris: Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj? Kaj la junuloj servistoj de la reĝo respondis: Nenio estas farita al li.
3王說:「 末底改 行了這事,賜他甚麼尊榮爵位沒有?」伺候王的臣僕回答說:「沒有賜他甚麼。」
4La reĝo diris: Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
4王說:「誰在院子裏?」(那時 哈曼 正進王宮的外院,要求王將 末底改 掛在他所預備的木架上。)
5La junuloj de la reĝo diris al li: Jen Haman staras sur la korto. Kaj la reĝo diris: Li eniru.
5臣僕說:「 哈曼 站在院內。」王說:「叫他進來。」
6Haman eniris. Kaj la reĝo diris al li: Kion oni faru al tiu homo, kiun la reĝo deziras honori? Haman pensis en sia koro: Al kiu la reĝo povas deziri fari honoron krom mi?
6哈曼 就進去。王問他說:「王所喜悅尊榮的人,當如何待他呢?」 哈曼 心裏說:「王所喜悅尊榮的,不是我是誰呢?」
7Kaj Haman diris al la reĝo: Se al iu la reĝo volas fari honoron,
7哈曼 就回答說:「王所喜悅尊榮的,
8oni alportu reĝan veston, kiun portis sur si la reĝo, kaj ĉevalon, sur kiu rajdis la reĝo, kiam sur lian kapon estis metita la reĝa krono;
8當將王常穿的朝服和戴冠的御馬,
9oni donu la veston kaj la ĉevalon en la manon de unu el la plej eminentaj reĝaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la reĝo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la ĉevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.
9都交給王極尊貴的一個大臣,命他將衣服給王所喜悅尊榮的人穿上,使他騎上馬,走遍城裏的街市,在他面前宣告說:王所喜悅尊榮的人,就如此待他。」
10Tiam la reĝo diris al Haman: Rapide prenu la veston kaj la ĉevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordeĥaj, kiu sidas ĉe la pordego de la reĝo; mankigu nenion el ĉio, kion vi diris.
10王對 哈曼 說:「你速速將這衣服和馬,照你所說的,向坐在朝門的 猶大 人 末底改 去行。凡你所說的,一樣不可缺。」
11Haman prenis la veston kaj la ĉevalon, kaj vestis Mordeĥajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaŭ li: Tiele estas farate al la homo, kiun la reĝo volas honori.
11於是 哈曼 將朝服給 末底改 穿上,使他騎上馬,走遍城裏的街市,在他面前宣告說:「王所喜悅尊榮的人,就如此待他。」
12Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo.
12末底改 仍回到朝門, 哈曼 卻憂憂悶悶地蒙着頭,急忙回家去了,
13Haman rakontis al sia edzino Zereŝ kaj al ĉiuj siaj amikoj ĉion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj saĝuloj kaj lia edzino Zereŝ: Se el la gento de la Judoj estas Mordeĥaj, antaŭ kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraŭ li, sed vi plue falos antaŭ li.
13將所遇的一切事詳細說給他的妻 細利斯 和他的眾朋友聽。他的智慧人和他的妻 細利斯 對他說:「你在 末底改 面前始而敗落,他如果是 猶大 人,你必不能勝他,終必在他面前敗落。」
14Dum ili ankoraŭ parolis kun li, venis la eŭnukoj de la reĝo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.
14他們還與 哈曼 說話的時候,王的太監來催 哈曼 快去赴 以斯帖 所預備的筵席。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.