Daniel
Chapter 7
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero.
1巴比倫 王 伯沙撒 元年, 但以理 在床上做夢,見了腦中的異象,就記錄這夢,述說其中的大意。
2Daniel komencis sian rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la ĉielo batalas inter si sur granda maro.
2但以理 說: 我夜裏見異象,看見天的四風陡起,颳在大海之上。
3Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
3有四個大獸從海中上來, 形狀 各有不同:
4La unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al ĝi.
4頭一個像獅子,有鷹的翅膀;我正觀看的時候,獸的翅膀被拔去,獸從地上得立起來,用兩腳站立,像人一樣,又得了人心。
5Jen ankaŭ dua besto, simila al urso, staris ĉe ĝia flanko, kaj tri kojnodentojn ĝi havis en sia buŝo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al ĝi: Leviĝu, kaj manĝu multe da karno.
5又有一獸如熊,就是第二獸,旁跨而坐,口齒內啣着三根肋骨。有吩咐這獸的說:「起來吞吃多肉。」
6Poste mi vidis ankoraŭ unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso ĝi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al ĝi.
6此後我觀看,又有一獸如豹,背上有鳥的四個翅膀;這獸有四個頭,又得了權柄。
7Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; ĝi havis grandegajn ferajn dentojn; ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj; ĝi estis malsimila al ĉiuj antaŭaj bestoj kaj havis dek kornojn.
7其後我在夜間的異象中觀看,見第四獸甚是可怕,極其強壯,大有力量,有大鐵牙,吞吃嚼碎,所剩下的用腳踐踏。這獸與前三獸大不相同,頭有十角。
8Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
8我正觀看這些角,見其中又長起一個小角;先前的角中有三角在這角前,連根被牠拔出來。這角有眼,像人的眼,有口說誇大的話。
9Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro.
9我觀看, 見有寶座設立, 上頭坐着亙古常在者。 他的衣服潔白如雪, 頭髮如純淨的羊毛。 寶座乃火焰, 其輪乃烈火。
10Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.
10從他面前有火,像河發出; 事奉他的有千千, 在他面前侍立的有萬萬; 他坐着要行審判, 案卷都展開了。
11Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj ĝia korpo estis frakasita, kaj ĵetita en fajron, por forbruli.
11那時我觀看,見那獸因小角說誇大話的聲音被殺,身體損壞,扔在火中焚燒。
12Ankaŭ de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj daŭro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj ĝis difinita templimo.
12其餘的獸,權柄都被奪去,生命卻仍存留,直到所定的時候和日期。
13Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
13我在夜間的異象中觀看, 見有一位像人子的, 駕着天雲而來, 被領到亙古常在者面前,
14Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.
14得了權柄、榮耀、國度, 使各方、各國、各族的人都事奉他。 他的權柄是永遠的,不能廢去; 他的國必不敗壞。
15Ĉe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.
15至於我- 但以理 ,我的靈在我裏面愁煩,我腦中的異象使我驚惶。
16Mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritaĵo.
16我就近一位侍立者,問他這一切的真情。他就告訴我,將那事的講解給我說明:
17Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formiĝos sur la tero.
17這四個大獸就是四王將要在世上興起。
18Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.
18然而,至高者的聖民,必要得國享受,直到永永遠遠。
19Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj;
19那時我願知道第四獸的真情,牠為何與那三獸的真情大不相同,甚是可怕,有鐵牙銅爪,吞吃嚼碎,所剩下的用腳踐踏;
20kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
20頭有十角和那另長的一角,在這角前有三角被牠打落。這角有眼,有說誇大話的口,形狀強橫,過於牠的同類。
21Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraŭ la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
21我觀看,見這角與聖民爭戰,勝了他們。
22ĝis venis la Antaŭtempulo; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.
22直到亙古常在者來給至高者的聖民伸冤,聖民得國的時候就到了。
23Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin.
23那侍立者這樣說: 第四獸就是世上必有的第四國, 與一切國大不相同, 必吞吃全地, 並且踐踏嚼碎。
24La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn.
24至於那十角,就是從這國中必興起的十王, 後來又興起一王, 與先前的不同; 他必制伏三王。
25Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
25他必向至高者說 誇大的 話, 必折磨至高者的聖民, 必想改變節期和律法。 聖民必交付他手一載、二載、半載。
26Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo.
26然而,審判者必坐着行審判; 他的權柄必被奪去, 毀壞,滅絕,一直到底。
27Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
27國度、權柄,和天下諸國的大權 必賜給至高者的聖民。 他的國是永遠的; 一切掌權的都必事奉他,順從他。
28Ĉi tie finiĝas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.
28那事至此完畢。至於我- 但以理 ,心中甚是驚惶,臉色也改變了,卻將那事存記在心。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.