馬可福音
Chapter 9
Chinese Union Version, p…

Read in

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Brezhoneg (Breton Gospels, 1827)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Chinese Union Version, punctuated (Traditional)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLondona Biblio (Esperanto, 1910)Louis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Meriam Mir GospelsOld Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)
vs Londona Biblio (Es…

Compare with

Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)Brezhoneg (Breton Gospels, 1827)Judson Burmese Bible (1840)Chamorro: Gospels, Acts and PsalmsChinese Union Version, punctuated (Simplified)Coptic New TestamentCoptic New Testament (Bohairic)Kralice Bible (1613)Testamenta Marra (Dieri New Testament)Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)Asang Khongca Bible (Eastern Khumi Chin, 2019)Berean Standard BibleDouay-Rheims Bible, American Edition (1899)King James Version with ApocryphaWorld English BibleLondona Biblio (Esperanto, 1910)Louis Segond 1910Lutherbibel 1912Greek New Testament, word by word (STEPBible TAGNT)Greek New Testament: 1904 Patriarchal Text (Byzantine)Greek New Testament: Byzantine Text (Robinson–Pierpont 2018)Greek New Testament: Textus ReceptusSBL Greek New TestamentBaibala Hemolele (Hawaiian Bible, 1868 revision)Modern Hebrew BibleDiodati Bibbia 1885Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Korean Bible, 1910 (한국어 성경)Bible Mutal (Kosraean)Clementine Vulgate, 1598Baibal Olcim (Matupi Chin)Meriam Mir GospelsOld Persian Version (ترجمه قدیم)Kadede Kap (Pohnpeian New Testament and Psalms)Bíblia Portuguesa Mundial (Brazilian Portuguese)Cornilescu Bible (1924), Cyrillic scriptSynodal Translation (Синодальный перевод)Daničić–Karadžić Bible (1868), CyrillicReina-Valera 1909Biblia Takatifu (Swahili): New Testament portionsFreedom Bible (Thai)Tongan Bible, Revised West VersionKulish and Puluj Bible (1905)Vietnamese Bible (1923 translation)Stop comparing
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶穌又對他們說:「我實在告訴你們,站在這裏的,有人在沒嘗死味以前,必要看見上帝的國大有能力臨到。」
1Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.
2過了六天,耶穌帶着 彼得 、 雅各 、 約翰 暗暗地上了高山,就在他們面前變了形像,
2Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili;
3衣服放光,極其潔白,地上漂布的,沒有一個能漂得那樣白。
3kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.
4忽然 ,有 以利亞 同 摩西 向他們顯現,並且和耶穌說話。
4Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
5彼得 對耶穌說:「拉比,我們在這裏真好!可以搭三座棚,一座為你,一座為 摩西 ,一座為 以利亞 。」
5Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
6彼得 不知道說甚麼才好,因為他們甚是懼怕。
6Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis.
7有一朵雲彩來遮蓋他們;也有聲音從雲彩裏出來,說:「這是我的愛子,你們要聽他。」
7Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin.
8門徒忽然周圍一看,不再見一人,只見耶穌同他們在那裏。
8Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
9下山的時候,耶穌囑咐他們說:「人子還沒有從死裏復活,你們不要將所看見的告訴人。」
9Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
10門徒將這話存記在心,彼此議論「從死裏復活」是甚麼意思。
10Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj.
11他們就問耶穌說:「文士為甚麼說 以利亞 必須先來?」
11Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
12耶穌說:「 以利亞 固然先來復興萬事; 經上 不是指着人子說,他要受許多的苦被人輕慢呢?
12Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata?
13我告訴你們, 以利亞 已經來了,他們也任意待他,正如 經上 所指着他的話。」
13Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.
14耶穌到了門徒那裏,看見有許多人圍着他們,又有文士和他們辯論。
14Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.
15眾人一見耶穌,都甚希奇,就跑上去問他的安。
15Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
16耶穌問他們說:「你們和他們辯論的是甚麼?」
16Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili?
17眾人中間有一個人回答說:「夫子,我帶了我的兒子到你這裏來,他被啞巴鬼附着。
17Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
18無論在哪裏,鬼捉弄他,把他摔倒,他就口中流沫,咬牙切齒,身體枯乾。我請過你的門徒把鬼趕出去,他們卻是不能。」
18kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.
19耶穌說:「噯!不信的世代啊,我在你們這裏要到幾時呢?我忍耐你們要到幾時呢?把他帶到我這裏來吧。」
19Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
20他們就帶了他來。他一見耶穌,鬼便叫他重重地抽瘋,倒在地上,翻來覆去,口中流沫。
20Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
21耶穌問他父親說:「他得這病有多少日子呢?」回答說:「從小的時候。
21Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco.
22鬼屢次把他扔在火裏、水裏,要滅他。你若能做甚麼,求你憐憫我們,幫助我們。」
22Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
23耶穌對他說:「你若能 信 ,在信的人,凡事都能。」
23Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
24孩子的父親立時喊着說:「我信!但我信不足,求主幫助。」
24Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
25耶穌看見眾人都跑上來, 就斥責那污鬼,說:「你這聾啞的鬼,我吩咐你從他裏頭出來,再不要進去!」
25Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
26那鬼喊叫,使孩子大大地抽了一陣瘋,就出來了。 孩子 好像死了一般,以致眾人多半說:「他是死了。」
26Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis.
27但耶穌拉着他的手,扶他起來,他就站起來了。
27Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
28耶穌進了屋子,門徒就暗暗地問他說:「我們為甚麼不能趕出他去呢?」
28Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin?
29耶穌說:「非用禱告,這一類的 鬼 總不能出來。」
29Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
30他們離開那地方,經過 加利利 ;耶穌不願意人知道。
30Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.
31於是教訓門徒,說:「人子將要被交在人手裏,他們要殺害他;被殺以後,過三天他要復活。」
31Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.
32門徒卻不明白這話,又不敢問他。
32Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.
33他們來到 迦百農 。耶穌在屋裏問門徒說:「你們在路上議論的是甚麼?」
33Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo?
34門徒不作聲,因為他們在路上彼此爭論誰為大。
34Sed ili silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.
35耶穌坐下,叫十二個門徒來,說:「若有人願意作首先的,他必作眾人末後的,作眾人的用人。」
35Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj.
36於是領過一個小孩子來,叫他站在門徒中間,又抱起他來,對他們說:
36Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili:
37「凡為我名接待一個像這小孩子的,就是接待我;凡接待我的,不是接待我,乃是接待那差我來的。」
37Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.
38約翰 對耶穌說:「夫子,我們看見一個人奉你的名趕鬼,我們就禁止他,因為他不跟從我們。」
38Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin.
39耶穌說:「不要禁止他;因為沒有人奉我名行異能,反倒輕易毀謗我。
39Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi.
40不敵擋我們的,就是幫助我們的。
40Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni.
41凡因你們是屬基督,給你們一杯水喝的,我實在告訴你們,他不能不得賞賜。」
41Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
42「凡使這信我的一個小子跌倒的,倒不如把大磨石拴在這人的頸項上,扔在海裏。
42Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron.
43倘若你一隻手叫你跌倒,就把它砍下來;
43Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,
44你缺了肢體進入 永 生,強如有兩 隻 手落到地獄,入那不滅的火裏去。
44kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
45倘若你一隻腳叫你跌倒,就把它 砍下來;
45Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan,
46你瘸腿進入 永 生,強如有兩隻腳被丟在地獄裏。
46kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
47倘若你一隻眼叫你跌倒,就去掉它;你只有一隻眼進入上帝的國,強如有兩隻眼被丟在地獄裏。
47Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan,
48在那裏,蟲是不死的,火是不滅的。
48kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
49因為必用火當鹽醃各人。
49Ĉar ĉiu estos salita per fajro.
50鹽本是好的,若失了味,可用甚麼叫它再鹹呢?你們裏頭應當有鹽,彼此和睦。」
50Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.