馬可福音 6
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶穌離開那裏,來到自己的家鄉;門徒也跟從他。
1Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj disĉiploj lin sekvis.
2到了安息日,他在會堂裏教訓人。眾人聽見,就甚希奇,說:「這人從哪裏有這些事呢?所賜給他的是甚麼智慧?他手所做的是何等的異能呢?
2Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la saĝeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencaĵoj farataj per liaj manoj?
3這不是那木匠嗎?不是 馬利亞 的兒子 雅各 、 約西 、 猶大 、 西門 的長兄嗎?他妹妹們不也是在我們這裏嗎?」他們就厭棄他。
3Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉi tie ĉe ni? Kaj ili ofendiĝis pro li.
4耶穌對他們說:「大凡先知,除了本地、親屬、本家之外,沒有不被人尊敬的。」
4Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.
5耶穌就在那裏不得行甚麼異能,不過按手在幾個病人身上,治好他們。
5Kaj li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.
6他也詫異他們不信,就往周圍鄉村教訓人去了。
6Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilaĝojn, instruante.
7耶穌叫了十二個門徒來,差遣他們兩個兩個地出去,也賜給他們權柄,制伏污鬼;
7Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj;
8並且囑咐他們:「行路的時候不要帶食物和口袋,腰袋裏也不要帶錢,除了柺杖以外,甚麼都不要帶;
8kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono — nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;
9只要穿鞋,也不要穿兩件褂子」;
9sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.
10又對他們說:「你們無論到何處,進了人的家,就住在那裏,直到離開那地方。
10Kaj li diris al ili: Kie ajn vi eniros en domon, tie loĝu, ĝis vi foriros el tiu loko.
11何處的人不接待你們,不聽你們,你們離開那裏的時候,就把腳上的塵土跺下去,對他們作見證。」
11Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin aŭskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.
12門徒就出去傳道,叫人悔改,
12Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.
13又趕出許多的鬼,用油抹了許多病人,治好他們。
13Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.
14耶穌的名聲傳揚出來。 希律 王聽見了,就說:「施洗的 約翰 從死裏復活了,所以這些異能由他裏面發出來。」
14Kaj la reĝo Herodo aŭdis pri tio, ĉar lia nomo jam konatiĝis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.
15但別人說:「是 以利亞 。」又有人說:「是先知, 正 像先知中的一位。」
15Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaŭ unu el la profetoj.
16希律 聽見卻說:「是我所斬的 約翰 ,他復活了。」
16Sed, tion aŭdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, leviĝis.
17先是 希律 為他兄弟 腓力 的妻子 希羅底 的緣故,差人去拿住 約翰 ,鎖在監裏,因為 希律 已經娶了那婦人。
17Ĉar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, ĉar li estis edziĝinta kun ŝi.
18約翰 曾對 希律 說:「你娶你兄弟的妻子是不合理的。」
18Ĉar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.
19於是 希羅底 懷恨他,想要殺他,只是不能;
19Kaj Herodias klopodis kontraŭ li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;
20因為 希律 知道 約翰 是義人,是聖人,所以敬畏他,保護他,聽他講論,就多照着行,並且樂意聽他。
20ĉar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj aŭskultante lin, li embarasiĝis, kaj aŭskultis lin volonte.
21有一天,恰巧是 希律 的生日, 希律 擺設筵席,請了大臣和千夫長,並 加利利 作首領的。
21Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo,
22希羅底 的女兒進來跳舞,使 希律 和同席的人都歡喜。王就對女子說:「你隨意向我求甚麼,我必給你。」
22eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj ŝi plaĉis al Herodo kaj al liaj kunmanĝantoj; kaj la reĝo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.
23又對她起誓說:「隨你向我求甚麼,就是我國的一半,我也必給你。」
23Kaj li ĵuris al ŝi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, ĝis duono de mia regno.
24她就出去對她母親說:「我可以求甚麼呢?」她母親說:「施洗 約翰 的頭。」
24Kaj elirinte, ŝi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto.
25她就急忙進去見王,求他說:「我願王立時把施洗 約翰 的頭放在盤子裏給我。」
25Kaj ŝi tuj eniris rapide al la reĝo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
26王就甚憂愁;但因他所起的誓,又因同席的人,就不肯推辭,
26Kaj la reĝo fariĝis tre malĝoja; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ne volis rifuzi al ŝi.
27隨即差一個護衛兵,吩咐拿 約翰 的頭來。護衛兵就去,在監裏斬了 約翰 ,
27Kaj tuj la reĝo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,
28把頭放在盤子裏,拿來給女子,女子就給她母親。
28kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino; kaj la knabino donis ĝin al sia patrino.
29約翰 的門徒聽見了,就來把他的屍首領去,葬在墳墓裏。
29Kaj kiam liaj disĉiploj aŭdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis ĝin en tombon.
30使徒聚集到耶穌那裏,將一切所做的事、所傳的道全告訴他。
30Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kaj instruis.
31他就說:「你們來,同我暗暗地到曠野地方去歇一歇。」這是因為來往的人多,他們連吃飯也沒有工夫。
31Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi.
32他們就坐船,暗暗地往曠野地方去。
32Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte.
33眾人 看見他們去,有許多認識他們的,就從各城步行,一同跑到那裏,比他們先趕到了。
33Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin.
34耶穌出來,見有許多的人,就憐憫他們,因為他們如同羊沒有牧人一般,於是開口教訓他們許多道理。
34Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.
35天已經晚了,門徒進前來,說:「這是野地,天已經晚了,
35Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj disĉiploj venis al li, kaj diris: La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;
36請叫眾人散開,他們好往四面鄉村裏去,自己買甚麼吃。」
36forsendu ilin, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn kampojn kaj vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
37耶穌回答說:「你們給他們吃吧。」門徒說:「我們可以去買二十兩銀子的餅給他們吃嗎?」
37Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris al li: Ĉu ni iru kaj aĉetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili manĝi?
38耶穌說:「你們有多少餅,可以去看看。」他們知道了,就說:「五個餅,兩條魚。」
38Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciiĝinte, ili diris: Kvin, kaj du fiŝojn.
39耶穌吩咐他們,叫眾人一幫一幫地坐在青草地上。
39Kaj li ordonis al ili, ke ĉiuj sidiĝu laŭgrupe sur la verda herbo.
40眾人就一排一排地坐下,有一百一排的,有五十一排的。
40Kaj ili sidiĝis en aroj, centope kaj kvindekope.
41耶穌拿着這五個餅,兩條魚,望着天祝福,擘開餅,遞給門徒,擺在眾人面前,也把那兩條魚分給眾人。
41Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ ilin; kaj li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj.
42他們都吃,並且吃飽了。
42Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis.
43門徒就把碎餅碎魚收拾起來,裝滿了十二個籃子。
43Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaŭ el la fiŝoj.
44吃餅的男人共有五千。
44Kaj tiuj, kiuj manĝis la panojn, estis kvin mil viroj.
45耶穌隨即催門徒上船,先渡到那邊 伯賽大 去,等他叫眾人散開。
45Kaj tuj li devigis siajn disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.
46他既辭別了他們,就往山上去禱告。
46Kaj adiaŭinte ilin, li foriris sur la monton, por preĝi.
47到了晚上,船在海中,耶穌獨自在岸上;
47Kaj kiam vesperiĝis, la ŝipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.
48看見門徒因風不順,搖櫓甚苦。夜裏約有四更天,就在海面上走,往他們那裏去,意思要走過他們去。
48Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;
49但門徒看見他在海面上走,以為是鬼怪,就喊叫起來;
49sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke ĝi estas fantomo, kaj ili ekkriis;
50因為他們都看見了他,且甚驚慌。耶穌連忙對他們說:「你們放心!是我,不要怕!」
50ĉar ĉiuj vidis lin kaj maltrankviliĝis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
51於是到他們那裏,上了船,風就住了;他們心裏十分驚奇。
51Kaj li supreniris al ili en la ŝipeton, kaj la vento ĉesiĝis; kaj ili sentis grandan miregon;
52這是因為他們不明白那分餅的事,心裏還是愚頑。
52ĉar ili ne komprenis pri la panoj, ĉar ilia koro estis sensenta.
53既渡過去,來到 革尼撒勒 地方,就靠了岸,
53Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret, kaj alligis la ŝipeton.
54一下船,眾人認得是耶穌,
54Kaj kiam ili estis elŝipiĝintaj, tuj oni rekonis lin,
55就跑遍那一帶地方,聽見他在何處,便將有病的人用褥子抬到那裏。
55kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis ĉirkaŭporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili aŭdis, ke li estas.
56凡耶穌所到的地方,或村中,或城裏,或鄉間,他們都將病人放在街市上,求耶穌只容他們摸他的衣裳繸子;凡摸着的人就都好了。
56Kaj kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tuŝu nur la randon de lia vesto; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, resaniĝis.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.