馬可福音 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶穌又在海邊教訓人。有許多人到他那裏聚集,他只得上船坐下。船在海裏,眾人都靠近海,站在岸上。
1Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.
2耶穌就用比喻教訓他們許多道理。在教訓之間,對他們說:
2Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado:
3「你們聽啊!有一個撒種的出去撒種。
3Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi;
4撒的時候,有落在路旁的,飛鳥來吃盡了;
4kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin.
5有落在土淺石頭地上的,土既不深,發苗最快,
5Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero;
6日頭出來一曬,因為沒有根,就枯乾了;
6kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
7有落在荊棘裏的,荊棘長起來,把它 擠住了,就不結實;
7Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.
8又有落在好土裏的,就發生長大,結實有三十倍的,有六十倍的,有一百倍的」;
8Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.
9又說:「有耳可聽的,就應當聽!」
9Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
10無人的時候,跟隨耶穌的人和十二個門徒問他這比喻的意思。
10Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.
11耶穌對他們說:「上帝國的奧祕只叫你們知道,若是對外人講,凡事就用比喻,
11Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj;
12叫他們 看是看見,卻不曉得; 聽是聽見,卻不明白; 恐怕他們回轉過來,就得赦免。」
12por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu.
13又對他們說:「你們不明白這比喻嗎?這樣怎能明白一切的比喻呢?
13Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn?
14撒種之人所撒的就是道。
14La semisto semas la vorton.
15那撒在路旁的,就是人聽了道,撒但立刻來,把撒在他心裏的道奪了去。
15Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.
16那撒在石頭地上的,就是人聽了道,立刻歡喜領受,
16Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin;
17但他心裏沒有根,不過是暫時的,及至為道遭了患難,或是受了逼迫,立刻就跌倒了。
17kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas.
18還有那撒在荊棘裏的,就是人聽了道,
18Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton;
19後來有世上的思慮、錢財的迷惑,和別樣的私慾進來,把道擠住了,就不能結實。
19sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta.
20那撒在好地上的,就是人聽道,又領受,並且結實,有三十倍的,有六十倍的,有一百倍的。」
20Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
21耶穌又對他們說:「人拿燈來,豈是要放在斗底下,床底下,不放在燈臺上嗎?
21Kaj li diris al ili: Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?
22因為掩藏的事,沒有不顯出來的;隱瞞的事,沒有不露出來的。
22Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita.
23有耳可聽的,就應當聽!」
23Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
24又說:「你們所聽的要留心。你們用甚麼量器量給人,也必用甚麼量器量給你們,並且要多給你們。
24Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon.
25因為有的,還要給他;沒有的,連他所有的也要奪去。」
25Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
26又說:「上帝的國如同人把種撒在地上。
26Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron,
27黑夜睡覺,白日起來,這種就發芽漸長,那人卻不曉得如何這樣。
27kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
28地生五穀是出於自然的:先發苗,後長穗,再後穗上結成飽滿的子粒;
28Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
29穀既熟了,就用鐮刀去割,因為收成的時候到了。」
29Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.
30又說:「上帝的國,我們可用甚麼比較呢?可用甚麼比喻表明呢?
30Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin?
31好像一粒芥菜種,種在地裏的時候,雖比地上的百種都小,
31Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
32但種上以後,就長起來,比各樣的菜都大,又長出大枝來,甚至天上的飛鳥可以宿在它 的蔭下。」
32tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
33耶穌用許多這樣的比喻,照他們所能聽的,對他們講道。
33Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti;
34若不用比喻,就不對他們講;沒有人的時候,就把一切的道講給門徒聽。
34kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj.
35當那天晚上,耶穌對門徒說:「我們渡到那邊去吧。」
35Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo.
36門徒離開眾人,耶穌仍在船上,他們就把他一同帶去;也有別的船和他同行。
36Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin.
37忽然起了暴風,波浪打入船內,甚至船要滿了水。
37Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta.
38耶穌在船尾上,枕着枕頭睡覺。門徒叫醒了他,說:「夫子!我們喪命,你不顧嗎?」
38Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
39耶穌醒了,斥責風,向海說:「住了吧!靜了吧!」風就止住,大大地平靜了。
39Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno.
40耶穌對他們說:「為甚麼膽怯?你們還沒有信心嗎?」
40Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?
41他們就大大地懼怕,彼此說:「這到底是誰,連風和海也聽從他了。」
41Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.