馬可福音 11
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶穌和門徒將近 耶路撒冷 ,到了 伯法其 和 伯大尼 ,在 橄欖山 那裏;耶穌就打發兩個門徒,
1Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj,
2對他們說:「你們往對面村子裏去,一進去的時候,必看見一匹驢駒拴在那裏,是從來沒有人騎過的,可以解開,牽來。
2kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin.
3若有人對你們說:『為甚麼做這事?』你們就說:『主要用牠。 』那人必立時讓你們牽來。」
3Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien.
4他們去了,便看見一匹驢駒拴在門外街道上,就把牠解開。
4Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin.
5在那裏站着的人,有幾個說:「你們解驢駒做甚麼?」
5Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon?
6門徒照着耶穌所說的回答,那些人就任憑他們牽去了。
6Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.
7他們把驢駒牽到耶穌那裏,把自己的衣服搭在上面,耶穌就騎上。
7Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi.
8有許多人把衣服鋪在路上,也有人把田間的樹枝砍下來,鋪在路上。
8Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj.
9前行後隨的人都喊着說: 和散那 ! 奉主名來的是應當稱頌的!
9Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;
10那將要來的我祖 大衛 之國是應當稱頌的! 高高在上和散那!
10Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!
11耶穌進了 耶路撒冷 ,入了 聖 殿,周圍看了各樣物件。天色已晚,就和十二個門徒出城,往 伯大尼 去了。
11Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du.
12第二天,他們從 伯大尼 出來,耶穌餓了。
12Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.
13遠遠地看見一棵無花果樹,樹上有葉子,就往那裏去,或者在樹上可以找着甚麼。到了樹下,竟找不着甚麼,不過有葉子,因為不是收無花果的時候。
13Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis.
14耶穌就對樹說:「從今以後,永沒有人吃你的果子。」他的門徒也聽見了。
14Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.
15他們來到 耶路撒冷 。耶穌進入 聖 殿,趕出殿裏做買賣的人,推倒兌換銀錢之人的桌子和賣鴿子之人的凳子;
15Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj;
16也不許人拿着器具從殿裏經過;
16kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.
17便教訓他們說:「 經上 不是記着說: 我的殿必稱為萬國禱告的殿嗎? 你們倒使它 成為賊窩了。」
17Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.
18祭司長和文士聽見這話,就想法子要除滅耶穌,卻又怕他,因為眾人都希奇他的教訓。
18Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.
19每天晚上,耶穌出城去。
19Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo.
20早晨,他們從那裏經過,看見無花果樹連根都枯乾了。
20Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
21彼得 想起耶穌的話來,就對他說:「拉比,請看!你所咒詛的無花果樹已經枯乾了。」
21Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.
22耶穌回答說:「你們當信服上帝。
22Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio.
23我實在告訴你們,無論何人對這座山說:『你挪開此地,投在海裏!』他若心裏不疑惑,只信他所說的必成,就必給他成了。
23Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.
24所以我告訴你們,凡你們禱告祈求的,無論是甚麼,只要信是得着的,就必得着。
24Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.
25你們站着禱告的時候,若想起有人得罪你們,就當饒恕他,好叫你們在天上的父也饒恕你們的過犯。
25Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.
26你們若不饒恕人,你們在天上的父也不饒恕你們的過犯。 」
26Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.
27他們又來到 耶路撒冷 。耶穌在殿裏行走的時候,祭司長和文士並長老進前來,
27Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al li,
28問他說:「你仗着甚麼權柄做這些事?給你這權柄的是誰呢?」
28kaj diris al li: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion?
29耶穌對他們說:「我要問你們一句話,你們回答我,我就告訴你們我仗着甚麼權柄做這些事。
29Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
30約翰 的洗禮是從天上來的?是從人間來的呢?你們可以回答我。」
30La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi.
31他們彼此商議說:「我們若說『從天上來』,他必說:『這樣,你們為甚麼不信他呢?』
31Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li?
32若說『從人間來』,卻又怕百姓,因為眾人真以 約翰 為先知。」
32Sed se ni diros: El homoj — ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.
33於是回答耶穌說:「我們不知道。」耶穌說:「我也不告訴你們我仗着甚麼權柄做這些事。」
33Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.