約書亞記 16
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約瑟 的子孫拈鬮所得之地是從靠近 耶利哥 的 約旦河 起,以 耶利哥 東邊的水為界:從 耶利哥 上去,通過山地的曠野,到 伯特利 ;
1Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El.
2又從 伯特利 到 路斯 ,接連到 亞基 人的境界,至 亞他綠 ;
2Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot;
3又往西下到 押利提 人的境界,到下 伯‧和崙 的境界,直到 基色 ,通到海為止。
3kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro.
4約瑟 的兒子 瑪拿西 、 以法蓮 就得了他們的地業。
4Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
5以法蓮 子孫的境界,按着宗族所得的,記在下面:他們地業的東界是 亞他綠‧亞達 到上 伯‧和崙 ;
5Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron.
6往西通到北邊的 密米他 ,又向東繞到 他納‧示羅 ,又接連到 雅挪哈 的東邊;
6Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ.
7從 雅挪哈 下到 亞他綠 ,又到 拿拉 ,達到 耶利哥 ,通到 約旦河 為止;
7Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan.
8從 他普亞 往西,到 加拿河 ,直通到海為止。這就是 以法蓮 支派按着宗族所得的地業。
8De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj;
9另外在 瑪拿西 人地業中得了些城邑和屬城的村莊。這都是分給 以法蓮 子孫的。
9kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj.
10他們沒有趕出住 基色 的 迦南 人; 迦南 人卻住在 以法蓮 人中間,成為做苦工的僕人,直到今日。
10Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.