約書亞記 18
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1以色列 的全會眾都聚集在 示羅 ,把會幕設立在那裏,那地已經被他們制伏了。
1Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
2以色列 人中其餘的七個支派還沒有分給他們地業。
2Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda posedaĵo.
3約書亞 對 以色列 人說:「耶和華-你們列祖的上帝所賜給你們的地,你們耽延不去得,要到幾時呢?
3Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Ĝis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?
4你們每支派當選舉三個人,我要打發他們去,他們就要起身走遍那地,按着各支派 應得的 地業寫明,就回到我這裏來。
4Elektu al vi po tri homoj el ĉiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi.
5他們要將地分做七分; 猶大 仍在南方,住在他的境內。 約瑟 家仍在北方,住在他的境內。
5Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
6你們要將地分做七分,寫明了拿到我這裏來。我要在耶和華-我們上帝面前,為你們拈鬮。
6Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio.
7利未 人在你們中間沒有分,因為供耶和華祭司的職任就是他們的產業。 迦得 支派、 呂便 支派,和 瑪拿西 半支派已經在 約旦河 東得了地業,就是耶和華僕人 摩西 所給他們的。」
7La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
8劃地勢的人起身去的時候, 約書亞 囑咐他們說:「你們去走遍那地,劃明地勢,就回到我這裏來。我要在 示羅 這裏,耶和華面前,為你們拈鬮。」
8Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo.
9他們就去了,走遍那地,按着城邑分做七分,寫在冊子上,回到 示羅 營中見 約書亞 。
9Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Ŝilo.
10約書亞 就在 示羅 ,耶和華面前,為他們拈鬮。 約書亞 在那裏,按着 以色列 人的支派,將地分給他們。
10Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.
11便雅憫 支派,按着宗族拈鬮所得之地,是在 猶大 、 約瑟 子孫中間。
11Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
12他們的北界是從 約旦河 起,往上貼近 耶利哥 的北邊;又往西通過山地,直到 伯‧亞文 的曠野;
12Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven.
13從那裏往南接連到 路斯 ,貼近 路斯 ( 路斯 就是 伯特利 ),又下到 亞他綠‧亞達 ,靠近下 伯‧和崙 南邊的山;
13Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron.
14從 那裏 往西,又轉向南,從 伯‧和崙 南對面的山,直達到 猶大 人的城 基列‧巴力 ( 基列‧巴力 就是 基列‧耶琳 );這是西界。
14Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
15南界是從 基列‧耶琳 的儘邊起,往西達到 尼弗多亞 的水源;
15Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ.
16又下到 欣嫩子谷 對面山的儘邊,就是 利乏音谷 北邊的山;又下到 欣嫩谷 ,貼近 耶布斯 的南邊;又下到 隱‧羅結 ;
16Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel.
17又往北通到 隱‧示麥 ,達到 亞都冥 坡對面的 基利綠 ;又下到 呂便 之子 波罕 的磐石;
17Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
18又接連到 亞拉巴 對面,往北下到 亞拉巴 ;
18Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon.
19又接連到 伯‧曷拉 的北邊,直通到 鹽海 的北汊,就是 約旦河 的南頭;這是南界。
19Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
20東界是 約旦河 。這是 便雅憫 人按着宗族,照他們四圍的交界所得的地業。
20Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
21便雅憫 支派按着宗族所得的城邑就是: 耶利哥 、 伯‧曷拉 、 伊麥‧基悉 、
21Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis: Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic
22伯‧亞拉巴 、 洗瑪臉 、 伯特利 、
22kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El
23亞文 、 巴拉 、 俄弗拉 、
23kaj Avim kaj Para kaj Ofra
24基法‧阿摩尼 、 俄弗尼 、 迦巴 ,共十二座城,還有屬城的村莊;
24kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
25又有 基遍 、 拉瑪 、 比錄 、
25Gibeon kaj Rama kaj Beerot
26米斯巴 、 基非拉 、 摩撒 、
26kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca
27利堅 、 伊利毗勒 、 他拉拉 、
27kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala
28洗拉 、 以利弗 、 耶布斯 ( 耶布斯 就是 耶路撒冷 )、 基比亞 、 基列 ,共十四座城,還有屬城的村莊。這是 便雅憫 人按着宗族所得的地業。
28kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.