約書亞記
Chapter 9
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1約旦河 西,住山地、高原,並對着 黎巴嫩 山 沿大海一帶的諸王,就是 赫 人、 亞摩利 人、 迦南 人、 比利洗 人、 希未 人、 耶布斯 人的諸王,聽見這事,
1Kaj kiam aŭdis ĉiuj reĝoj, kiuj loĝis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraŭ Lebanon, la Ĥetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj,
2就都聚集,同心合意地要與 約書亞 和 以色列 人爭戰。
2ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ Josuo kaj kontraŭ Izrael.
3基遍 的居民聽見 約書亞 向 耶利哥 和 艾 城所行的事,
3Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj,
4就設詭計,假充使者,拿舊口袋和破裂縫補的舊皮酒袋馱在驢上,
4kaj ili ankaŭ faris ruzaĵon: ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
5將補過的舊鞋穿在腳上,把舊衣服穿在身上;他們所帶的餅都是乾的,長了霉了。
5kaj ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta.
6他們到 吉甲 營中見 約書亞 ,對他和 以色列 人說:「我們是從遠方來的,現在求你與我們立約。」
6Kaj ili iris al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael: El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
7以色列 人對這些 希未 人說:「只怕你們是住在我們中間的;若是這樣,怎能和你們立約呢?」
7Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj: Eble vi loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
8他們對 約書亞 說:「我們是你的僕人。」 約書亞 問他們說:「你們是甚麼人?是從哪裏來的?」
8Kaj ili diris al Josuo: Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili: Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
9他們回答說:「僕人從極遠之地而來,是因聽見耶和華-你上帝的名聲和他在 埃及 所行的一切事,
9Kaj ili diris al li: El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li faris en Egiptujo,
10並他向 約旦河 東的兩個 亞摩利 王,就是 希實本 王 西宏 和在 亞斯他錄 的 巴珊 王 噩 一切所行的事。
10kaj ĉion, kion Li faris al la du reĝoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj al Og, reĝo de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot.
11我們的長老和我們那地的一切居民對我們說:『你們手裏要帶着路上用的食物去迎接 以色列 人,對他們說:我們是你們的僕人;現在求你們與我們立約。』
11Kaj diris al ni niaj plejaĝuloj kaj ĉiuj loĝantoj de nia lando jene: Prenu en viajn manojn manĝaĵon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili: Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
12我們出來要往你們這裏來的日子,從家裏帶出來的這餅還是熱的;看哪,現在都乾了,長了霉了。
12Ĉi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen ĝi malfreŝiĝis kaj ŝimiĝis.
13這皮酒袋,我們盛酒的時候還是新的;看哪,現在已經破裂。我們這衣服和鞋,因為道路甚遠,也都穿舊了。」
13Kaj ĉi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendiĝis; kaj ĉi tiuj niaj vestoj kaj ŝuoj malnoviĝis pro la tre longa vojo.
14以色列 人受了他們些食物,並沒有求問耶和華。
14Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
15於是 約書亞 與他們講和,與他們立約,容他們活着;會眾的首領也向他們起誓。
15Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
16以色列 人與他們立約之後,過了三天才聽見他們是近鄰,住在 以色列 人中間的。
16Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas apude de ili.
17以色列 人起行,第三天到了他們的城邑,就是 基遍 、 基非拉 、 比錄 、 基列‧耶琳 。
17Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
18因為會眾的首領已經指着耶和華- 以色列 的上帝向他們起誓,所以 以色列 人不擊殺他們;全會眾就向首領發怨言。
18Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj.
19眾首領對全會眾說:「我們已經指着耶和華- 以色列 的上帝向他們起誓,現在我們不能害他們。
19Kaj ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo: Ni ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin;
20我們要如此待他們,容他們活着,免得有忿怒因我們所起的誓臨到我們身上。」
20tion ni faros al ili: ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili.
21首領又對會眾說:「要容他們活着。」於是他們為全會眾作了劈柴挑水的人,正如首領對他們所說的話。
21Kaj la estroj diris al ili: Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
22約書亞 召了他們來,對他們說:「為甚麼欺哄我們說『我們離你們甚遠』呢?其實你們是住在我們中間。
22Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene: Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni?
23現在你們是被咒詛的!你們中間的人必斷不了作奴僕,為我上帝的殿作劈柴挑水的人。」
23estu do nun malbenitaj: ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
24他們回答 約書亞 說:「因為有人實在告訴你的僕人,耶和華-你的上帝曾吩咐他的僕人 摩西 ,把這全地賜給你們,並在你們面前滅絕這地的一切居民,所以我們為你們的緣故甚怕喪命,就行了這事。
24Kaj ili respondis al Josuo kaj diris: Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
25現在我們在你手中,你以怎樣待我們為善為正,就怎樣做吧!」
25Kaj nun jen ni estas en via mano: kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
26於是 約書亞 這樣待他們,救他們脫離 以色列 人的手, 以色列 人就沒有殺他們。
26Kaj li agis kun ili tiel: li savis ilin kontraŭ la manoj de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj ne mortigis ilin.
27當日 約書亞 使他們在耶和華所要選擇的地方,為會眾和耶和華的壇作劈柴挑水的人,直到今日。
27Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, ĝis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.