約翰一書 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1凡信耶穌是基督的,都是從上帝而生,凡愛生他之上帝的,也必愛從上帝生的。
1Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li.
2我們若愛上帝,又遵守他的誡命,從此就知道我們愛上帝的兒女。
2Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.
3我們遵守上帝的誡命,這就是愛他了,並且他的誡命不是難守的。
3Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.
4因為凡從上帝生的,就勝過世界;使我們勝了世界的,就是我們的信心。
4Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido.
5勝過世界的是誰呢?不是那信耶穌是上帝兒子的嗎?
5Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?
6這藉着水和血而來的,就是耶穌基督;不是單用水,乃是用水又用血,
6Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.
7並且有 聖 靈作見證,因為 聖 靈就是真理。
7Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero.
8作見證的原來有三:就是 聖 靈、水,與血,這三樣也都歸於一。
8Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.
9我們既領受人的見證,上帝的見證更該領受了,因上帝的見證是為他兒子作的。
9Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo.
10信上帝兒子的,就有這見證在他心裏;不信上帝的,就是將上帝當作說謊的,因不信上帝為他兒子作的見證。
10Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.
11這見證就是上帝賜給我們永生;這 永 生也是在他兒子裏面。
11Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.
12人有了 上帝的 兒子就有生命,沒有上帝的兒子就沒有生命。
12Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.
13我將這些話寫給你們信奉上帝兒子之名的人,要叫你們知道自己有永生。
13Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.
14我們若照他的旨意求甚麼,他就聽我們,這是我們向他所存坦然無懼的心。
14Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas;
15既然知道他聽我們一切所求的,就知道我們所求於他的,無不得着。
15kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.
16人若看見弟兄犯了不至於死的罪,就當為他祈求, 上帝 必將生命賜給他;有至於死的罪,我不說當為這罪祈求。
16Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.
17凡不義的事都是罪,也有不至於死的罪。
17Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.
18我們知道凡從上帝生的,必不犯罪,從上帝生的,必保守自己,那惡者也就無法害他。
18Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas.
19我們知道,我們是屬上帝的,全世界都臥在那惡者手下。
19Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo.
20我們也知道,上帝的兒子已經來到,且將智慧賜給我們,使我們認識那位真實的,我們也在那位真實的裏面,就是在他兒子耶穌基督裏面。這是真神,也是永生。
20Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.
21小子們哪,你們要自守,遠避偶像!
21Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.