約翰一書 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你看父賜給我們是何等的慈愛,使我們得稱為上帝的兒女;我們也真是他的兒女。世人所以不認識我們,是因未曾認識他。
1Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis.
2親愛的 弟兄 啊,我們現在是上帝的兒女,將來如何,還未顯明;但我們知道,主若顯現,我們必要像他,因為必得見他的真體。
2Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas.
3凡向他有這指望的,就潔淨自己,像他潔淨一樣。
3Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.
4凡犯罪的,就是違背律法;違背律法就是罪。
4Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco.
5你們知道主曾顯現,是要除掉人的罪,在他並沒有罪。
5Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.
6凡住在他裏面的,就不犯罪;凡犯罪的,是未曾看見他,也未曾認識他。
6Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.
7小子們哪,不要被人誘惑。行義的才是義人,正如主是義的一樣。
7Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa;
8犯罪的是屬魔鬼,因為魔鬼從起初就犯罪。上帝的兒子顯現出來,為要除滅魔鬼的作為。
8kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo.
9凡從上帝生的,就不犯罪,因上帝的道存在他心裏;他也不能犯罪,因為他是由上帝生的。
9Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio.
10從此就顯出誰是上帝的兒女,誰是魔鬼的兒女。凡不行義的就不屬上帝,不愛弟兄的也是如此。
10Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.
11我們應當彼此相愛。這就是你們從起初所聽見的命令。
11Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian;
12不可像 該隱 ;他是屬那惡者,殺了他的兄弟。為甚麼殺了他呢?因自己的行為是惡的,兄弟的行為是善的。
12ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.
13弟兄們,世人若恨你們,不要以為希奇。
13Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas.
14我們因為愛弟兄,就曉得是已經出死入生了。沒有愛心的,仍住在死中。
14Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.
15凡恨他弟兄的,就是殺人的;你們曉得凡殺人的,沒有永生存在他裏面。
15Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.
16主為我們捨命,我們從此就知道何為愛;我們也當為弟兄捨命。
16Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.
17凡有世上財物的,看見弟兄窮乏,卻塞住憐恤的心,愛上帝的心怎能存在他裏面呢?
17Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li?
18小子們哪,我們相愛,不要只在言語和舌頭上,總要在行為和誠實上。
18Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero.
19從此就知道我們是屬真理的,並且我們的心在上帝面前可以安穩。
19Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li
20我們的心若責備我們,上帝比我們的心大,一切事沒有不知道的。
20en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion.
21親愛的 弟兄 啊,我們的心若不責備我們,就可以向上帝坦然無懼了。
21Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio;
22並且我們一切所求的,就從他得着;因為我們遵守他的命令,行他所喜悅的事。
22kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li.
23上帝的命令就是叫我們信他兒子耶穌基督的名,且照他所賜給我們的命令彼此相愛。
23Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.
24遵守上帝命令的,就住在上帝裏面,上帝也住在他裏面。我們所以知道上帝住在我們裏面是因他所賜給我們的 聖 靈。
24Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.