出埃及记 36
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「 比撒列 和 亚何利亚伯 ,并一切心里有智慧的,就是蒙耶和华赐智慧聪明、叫他知道做圣所各样使用之工的,都要照耶和华所吩咐的做工。」
1Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj ĉiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis saĝon kaj prudenton, por ke ili sciu fari ĉiun laboron por la servado en la sanktejo, laŭ ĉio, kion ordonis la Eternulo.
2凡耶和华赐他心里有智慧、而且受感前来做这工的, 摩西 把他们和 比撒列 并 亚何利亚伯 一同召来。
2Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron, ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin.
3这些人就从 摩西 收了 以色列 人为做圣所并圣所使用之工所拿来的礼物。百姓每早晨还把甘心献的礼物拿来。
3Kaj ili prenis de Moseo ĉiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraŭ plue oferdonojn ĉiumatene.
4凡做圣所一切工的智慧人各都离开他所做的工,
4Kaj venis ĉiuj saĝuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, ĉiu venis de sia laboro, kiun li faris.
5来对 摩西 说:「百姓为耶和华吩咐使用之工所拿来的,富富有余。」
5Kaj ili diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.
6摩西 传命,他们就在全营中宣告说:「无论男女,不必再为圣所拿什么礼物来。」这样才拦住百姓不再拿礼物来。
6Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti.
7因为他们所有的材料够做一切当做的物,而且有余。
7Kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua.
8他们中间,凡心里有智慧做工的,用十幅幔子做帐幕。这幔子是 比撒列 用捻的细麻和蓝色、紫色、朱红色 线 制造的,并用巧匠的手工绣上基路伯。
8Kaj ĉiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapiŝojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.
9每幅幔子长二十八肘,宽四肘,都是一样的尺寸。
9La longo de ĉiu tapiŝo estis dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por ĉiuj tapiŝoj.
10他使这五幅幔子幅幅相连,又使那五幅幔子幅幅相连;
10Kaj li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaŭ unu kun la alia.
11在这相连的幔子末幅边上做蓝色的钮扣,在那相连的幔子末幅边上也照样做;
11Kaj li faris maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo.
12在这相连的幔子上做五十个钮扣,在那相连的幔子上也做五十个钮扣,都是两两相对;
12Kvindek maŝojn li faris sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estis la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj estis reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia.
13又做五十个金钩,使幔子相连。这才成了一个帐幕。
13Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo fariĝis unu tutaĵo.
14他用山羊 毛 织十一幅幔子,作为帐幕以上的罩棚。
14Kaj li faris tapiŝojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn li faris.
15每幅幔子长三十肘,宽四肘;十一幅幔子都是一样的尺寸。
15La longo de ĉiu tapiŝo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la larĝo de ĉiu tapiŝo; unu mezuro estis por la dek unu tapiŝoj.
16他把五幅幔子连成一幅,又把六幅幔子连成一幅;
16Kaj li kunigis kvin tapiŝojn aparte kaj la ceterajn ses tapiŝojn aparte.
17在这相连的幔子末幅边上做五十个钮扣,在那相连的幔子 末幅 边上也做五十个钮扣;
17Kaj li faris kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo.
18又做五十个铜钩,使罩棚连成一个;
18Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke ĝi estu unu tutaĵo.
19并用染红的公羊皮做罩棚的盖,再用海狗皮做一层罩棚上的顶盖。
19Kaj li faris kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.
20他用皂荚木做帐幕的竖板。
20Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.
21每块长十肘,宽一肘半;
21Dek ulnoj estis la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo.
22每块有两榫相对。帐幕一切的板都是这样做。
22Ĉiu tabulo havis du pivotojn, alĝustigitajn unu al la alia; tiel li faris ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo.
23帐幕的南面做板二十块。
23Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.
24在这二十块板底下又做四十个带卯的银座:两卯接这块板上的两榫,两卯接那块板上的两榫。
24Kaj kvardek arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj.
25帐幕的第二面,就是北面,也做板二十块
25Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,
26和带卯的银座四十个:这板底下有两卯,那板底下也有两卯。
26kaj kvardek arĝentajn bazojn por ili, du bazojn sub ĉiu tabulo.
27帐幕的后面,就是西面,做板六块。
27Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.
28帐幕后面的拐角做板两块。
28Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko.
29板的下半截是双的,上半截是整的,直到第一个环子;在帐幕的两个拐角上都是这样做。
29Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaŭ en la du anguloj.
30有八块板和十六个带卯的银座,每块板底下有两卯。
30Kaj estis ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo.
31他用皂荚木做闩:为帐幕这面的板做五闩,
31Kaj li faris riglilojn el akacia ligno: kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
32为帐幕那面的板做五闩,又为帐幕后面的板做五闩,
32kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente.
33使板腰间的中闩从这一头通到那一头。
33Kaj li faris mezan riglilon, kiu ŝoviĝis meze de la tabuloj de unu fino ĝis la alia.
34用金子将板包裹,又做板上的金环套闩;闩也用金子包裹。
34Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.
35他用蓝色、紫色、朱红色 线 ,和捻的细麻织幔子,以巧匠的手工绣上基路伯。
35Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur ĝi kerubojn.
36为幔子做四根皂荚木柱子,用金包裹,柱子上有金钩,又为柱子铸了四个带卯的银座。
36Kaj li faris por ĝi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar arĝentajn bazojn.
37拿蓝色、紫色、朱红色 线 ,和捻的细麻,用绣花的手工织帐幕的门帘;
37Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj;
38又为帘子做五根柱子和柱子上的钩子,用金子把柱顶和柱子上的杆子包裹。柱子有五个带卯的座,是铜的。
38kaj kvin kolonojn por ĝi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligaĵojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.