出埃及记 6
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华对 摩西 说:「现在你必看见我向法老所行的事,使他因我大能的手容 以色列 人去,且把他们赶出他的地。」
1Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
2神晓谕 摩西 说:「我是耶和华。
2Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO.
3我从前向 亚伯拉罕 、 以撒 、 雅各 显现为全能的 神;至于我名耶和华,他们未曾知道。
3Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
4我与他们坚定所立的约,要把他们寄居的 迦南 地赐给他们。
4Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj.
5我也听见 以色列 人被 埃及 人苦待的哀声,我也记念我的约。
5Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.
6所以你要对 以色列 人说:『我是耶和华;我要用伸出来的膀臂重重地刑罚 埃及 人,救赎你们脱离他们的重担,不做他们的苦工。
6Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
7我要以你们为我的百姓,我也要作你们的 神。你们要知道我是耶和华—你们的 神,是救你们脱离 埃及 人之重担的。
7Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
8我起誓应许给 亚伯拉罕 、 以撒 、 雅各 的那地,我要把你们领进去,将那地赐给你们为业。我是耶和华。』」
8Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo.
9摩西 将这话告诉 以色列 人,只是他们因苦工愁烦,不肯听他的话。
9Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
10耶和华晓谕 摩西 说:
10Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11「你进去对 埃及 王法老说,要容 以色列 人出他的地。」
11Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
12摩西 在耶和华面前说:「 以色列 人尚且不听我的话,法老怎肯听我这拙口笨舌的人呢?」
12Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.
13耶和华吩咐 摩西 、 亚伦 往 以色列 人和 埃及 王法老那里去,把 以色列 人从 埃及 地领出来。
13Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
14以色列 人家长的名字记在下面。 以色列 长子 吕便 的儿子是 哈诺 、 法路 、 希斯伦 、 迦米 ;这是 吕便 的各家。
14Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj: la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael: Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.
15西缅 的儿子是 耶母利 、 雅悯 、 阿辖 、 雅斤 、 琐辖 ,和 迦南 女子的儿子 扫罗 ;这是 西缅 的各家。
15Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.
16利未 众子的名字按着他们的后代记在下面:就是 革顺 、 哥辖 、 米拉利 。 利未 一生的岁数是一百三十七岁。
16Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.
17革顺 的儿子按着家室是 立尼 、 示每 。
17La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj.
18哥辖 的儿子是 暗兰 、 以斯哈 、 希伯伦 、 乌薛 。 哥辖 一生的岁数是一百三十三岁。
18Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.
19米拉利 的儿子是 抹利 和 母示 ;这是 利未 的家,都按着他们的后代。
19Kaj la filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo.
20暗兰 娶了他父亲的妹妹 约基别 为妻,她给他生了 亚伦 和 摩西 。 暗兰 一生的岁数是一百三十七岁。
20Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.
21以斯哈 的儿子是 可拉 、 尼斐 、 细基利 。
21Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
22乌薛 的儿子是 米沙利 、 以利撒反 、 西提利 。
22Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri.
23亚伦 娶了 亚米拿达 的女儿, 拿顺 的妹妹, 以利沙巴 为妻,她给他生了 拿答 、 亚比户 、 以利亚撒 、 以他玛 。
23Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
24可拉 的儿子是 亚惜 、 以利加拿 、 亚比亚撒 ;这是 可拉 的各家。
24Kaj la filoj de Koraĥ: Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
25亚伦 的儿子 以利亚撒 娶了 普铁 的一个女儿为妻,她给他生了 非尼哈 。这是 利未 人的家长,都按着他们的家。
25Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
26耶和华说:「将 以色列 人按着他们的军队从 埃及 地领出来。」这是对那 亚伦 、 摩西 说的。
26Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
27对 埃及 王法老说要将 以色列 人从 埃及 领出来的,就是这 摩西 、 亚伦 。
27Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
28当耶和华在 埃及 地对 摩西 说话的日子,
28En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,
29他向 摩西 说:「我是耶和华;我对你说的一切话,你都要告诉 埃及 王法老。」
29la Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi.
30摩西 在耶和华面前说:「看哪,我是拙口笨舌的人,法老怎肯听我呢?」
30Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.