出埃及记
Chapter 2
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有一个 利未 家的人娶了一个 利未 女子为妻。
1Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.
2那女人怀孕,生一个儿子,见他俊美,就藏了他三个月,
2Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj.
3后来不能再藏,就取了一个蒲草箱,抹上石漆和石油,将孩子放在里头,把箱子搁在河边的芦荻中。
3Sed ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.
4孩子的姊姊远远站着,要知道他究竟怎么样。
4Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li.
5法老的女儿来到河边洗澡,她的使女们在河边行走。她看见箱子在芦荻中,就打发一个婢女拿来。
5Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu.
6她打开箱子,看见那孩子。孩子哭了,她就可怜他,说:「这是 希伯来 人的一个孩子。」
6Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj.
7孩子的姊姊对法老的女儿说:「我去在 希伯来 妇人中叫一个奶妈来,为你奶这孩子,可以不可以?」
7Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon?
8法老的女儿说:「可以。」童女就去叫了孩子的母亲来。
8Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.
9法老的女儿对她说:「你把这孩子抱去,为我奶他,我必给你工价。」妇人就抱了孩子去奶他。
9Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin.
10孩子渐长,妇人把他带到法老的女儿那里,就作了她的儿子。她给孩子起名叫 摩西 ,意思说:「因我把他从水里拉出来。」
10Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.
11后来, 摩西 长大,他出去到他弟兄那里,看他们的重担,见一个 埃及 人打 希伯来 人的一个弟兄。
11En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.
12他左右观看,见没有人,就把 埃及 人打死了,藏在沙土里。
12Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo.
13第二天他出去,见有两个 希伯来 人争斗,就对那欺负人的说:「你为什么打你同族的人呢?」
13Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon?
14那人说:「谁立你作我们的首领和审判官呢?难道你要杀我,像杀那 埃及 人吗?」 摩西 便惧怕,说:「这事必是被人知道了。」
14Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata.
15法老听见这事,就想杀 摩西 ,但 摩西 躲避法老,逃往 米甸 地居住。
15Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto.
16一日,他在井旁坐下。 米甸 的祭司有七个女儿;她们来打水,打满了槽,要饮父亲的群羊。
16La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro.
17有牧羊的人来,把她们赶走了, 摩西 却起来帮助她们,又饮了她们的群羊。
17Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn.
18她们来到父亲 流珥 那里;他说:「今日你们为何来得这么快呢?」
18Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ?
19她们说:「有一个 埃及 人救我们脱离牧羊人的手,并且为我们打水饮了群羊。」
19Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn.
20他对女儿们说:「那个人在哪里?你们为什么撇下他呢?你们去请他来吃饭。」
20Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li manĝu panon.
21摩西 甘心和那人同住;那人把他的女儿 西坡拉 给 摩西 为妻。
21Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.
22西坡拉 生了一个儿子, 摩西 给他起名叫 革舜 ,意思说:「因我在外邦作了寄居的。」
22Kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gerŝom, ĉar li diris: Fremdulo mi estis en lando fremda.
23过了多年, 埃及 王死了。 以色列 人因做苦工,就叹息哀求,他们的哀声达于 神。
23Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
24神听见他们的哀声,就记念他与 亚伯拉罕 、 以撒 、 雅各 所立的约。
24Kaj Dio aŭdis ilian ĝemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.
25神看顾 以色列 人,也知道他们的 苦情 。
25Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.