出埃及记 18
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1摩西 的岳父, 米甸 祭司 叶忒罗 ,听见 神为 摩西 和 神的百姓 以色列 所行的一切事,就是耶和华将 以色列 从 埃及 领出来的事,
1Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, aŭdis ĉion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.
2便带着 摩西 的妻子 西坡拉 ,就是 摩西 从前打发回去的,
2Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;
3又带着 西坡拉 的两个儿子,一个名叫 革舜 ,因为 摩西 说:「我在外邦作了寄居的」;
3kaj ŝiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gerŝom; ĉar la patro diris: Mi estis fremdulo en fremda lando;
4一个名叫 以利以谢 ,因为 他说 :「我父亲的 神帮助了我,救我脱离法老的刀。」
4kaj la dua havis la nomon Eliezer, ĉar tiu diris: La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono.
5摩西 的岳父 叶忒罗 带着 摩西 的妻子和两个儿子来到 神的山,就是 摩西 在旷野安营的地方。
5Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare ĉe la monto de Dio.
6他对 摩西 说:「我是你岳父 叶忒罗 ,带着你的妻子和两个儿子来到你这里。」
6Kaj li dirigis al Moseo: Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaŭ via edzino kaj ŝiaj du filoj kun ŝi.
7摩西 迎接他的岳父,向他下拜,与他亲嘴,彼此问安,都进了帐棚。
7Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.
8摩西 将耶和华为 以色列 的缘故向法老和 埃及 人所行的一切事,以及路上所遭遇的一切艰难,并耶和华怎样搭救他们,都述说与他岳父听。
8Kaj Moseo rakontis al sia bopatro ĉion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.
9叶忒罗 因耶和华待 以色列 的一切好处,就是拯救他们脱离 埃及 人的手,便甚欢喜。
9Jitro ĝojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.
10叶忒罗 说:「耶和华是应当称颂的;他救了你们脱离 埃及 人和法老的手,将这百姓从 埃及 人的手下救出来。
10Kaj Jitro diris: Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj.
11我现今在 埃及 人向这百姓发狂傲的事上得知,耶和华比万神都大。」
11Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili.
12摩西 的岳父 叶忒罗 把燔祭和 平安 祭献给 神。 亚伦 和 以色列 的众长老都来了,与 摩西 的岳父在 神面前吃饭。
12Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj buĉoferojn; kaj Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de Izrael venis, por manĝi panon kun la bopatro de Moseo antaŭ Dio.
13第二天, 摩西 坐着审判百姓,百姓从早到晚都站在 摩西 的左右。
13La sekvantan tagon Moseo sidiĝis, por juĝi la popolon; kaj la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero.
14摩西 的岳父看见他向百姓所做的一切事,就说:「你向百姓做的是什么事呢?你为什么独自坐着,众百姓从早到晚都站在你的左右呢?」
14Kaj la bopatro de Moseo vidis ĉion, kion li faras por la popolo, kaj diris: Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaŭ vi de mateno ĝis vespero?
15摩西 对岳父说:「这是因百姓到我这里来求问 神。
15Tiam Moseo diris al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion.
16他们有事的时候就到我这里来,我便在两造之间施行审判;我又叫他们知道 神的律例和法度。」
16Kiam fariĝas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi juĝas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la leĝojn de Dio kaj Liajn instruojn.
17摩西 的岳父说:「你这做的不好。
17Sed la bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas la afero, kiun vi faras.
18你和这些百姓必都疲惫;因为这事太重,你独自一人办理不了。
18Senfortiĝos vi kaj ĉi tiu popolo, kiu estas kun vi; ĉar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi ĝin sola.
19现在你要听我的话。我为你出个主意,愿 神与你同在。你要替百姓到 神面前,将案件奏告 神;
19Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.
20又要将律例和法度教训他们,指示他们当行的道,当做的事;
20Instruu al ili la leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.
21并要从百姓中拣选有才能的人,就是敬畏 神、诚实无妄、恨不义之财的人,派他们作千夫长、百夫长、五十夫长、十夫长,管理百姓,
21Kaj vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.
22叫他们随时审判百姓,大事都要呈到你这里,小事他们自己可以审判。这样,你就轻省些,他们也可以同当此任。
22Kaj ili juĝadu la popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.
23你若这样行, 神也这样吩咐你,你就能受得住,这百姓也都平平安安归回他们的住处。」
23Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaŭ ĉi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.
24于是, 摩西 听从他岳父的话,按着他所说的去行。
24Moseo obeis la voĉon de sia bopatro, kaj faris ĉion, kion tiu diris.
25摩西 从 以色列 人中拣选了有才能的人,立他们为百姓的首领,作千夫长、百夫长、五十夫长、十夫长。
25Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.
26他们随时审判百姓,有难断的案件就呈到 摩西 那里,但各样小事他们自己审判。
26Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili.
27此后, 摩西 让他的岳父去,他就往本地去了。
27Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.