出埃及记
Chapter 13
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华晓谕 摩西 说:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2「 以色列 中凡头生的,无论是人是牲畜,都是我的,要分别为圣归我。」
2Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.
3摩西 对百姓说:「你们要记念从 埃及 为奴之家出来的这日,因为耶和华用大能的手将你们从这地方领出来。有酵的饼都不可吃。
3Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
4亚笔月间的这日是你们出来的日子。
4Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib.
5将来耶和华领你进 迦南 人、 赫 人、 亚摩利 人、 希未 人、 耶布斯 人之地,就是他向你的祖宗起誓应许给你那流奶与蜜之地,那时你要在这月间守这礼。
5Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato.
6你要吃无酵饼七日,到第七日要向耶和华守节。
6Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.
7这七日之久,要吃无酵饼;在你四境之内不可见有酵的饼,也不可见发酵的物。
7Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.
8当那日,你要告诉你的儿子说:『这是因耶和华在我出 埃及 的时候为我所行的事。
8Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante: Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el Egiptujo.
9这要在你手上作记号,在你额上作纪念,使耶和华的律法常在你口中,因为耶和华曾用大能的手将你从 埃及 领出来。
9Kaj tio estu ĉe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via buŝo; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
10所以你每年要按着日期守这例。』」
10Plenumu ĉi tiun leĝon en ĝia tempo en ĉiu jaro.
11「将来,耶和华照他向你和你祖宗所起的誓将你领进 迦南 人之地,把这地赐给你,
11Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi,
12那时你要将一切头生的,并牲畜中头生的,归给耶和华;公的都要属耶和华。
12tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
13凡头生的驴,你要用羊羔代赎;若不代赎,就要打折它的颈项。凡你儿子中头生的都要赎出来。
13Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu.
14日后,你的儿子问你说:『这是什么意思?』你就说:『耶和华用大能的手将我们从 埃及 为奴之家领出来。
14Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
15那时法老几乎不容我们去,耶和华就把 埃及 地所有头生的,无论是人是牲畜,都杀了。因此,我把一切头生的公 牲畜 献给耶和华为祭,但将头生的儿子都赎出来。
15kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.
16这要在你手上作记号,在你额上作经文,因为耶和华用大能的手将我们从 埃及 领出来。』」
16Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
17法老容百姓去的时候, 非利士 地的道路虽近, 神却不领他们从那里走;因为 神说:「恐怕百姓遇见打仗后悔,就回 埃及 去。」
17Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris: Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon.
18所以 神领百姓绕道而行,走 红海 旷野的路。 以色列 人出 埃及 地,都带着兵器上去。
18Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.
19摩西 把 约瑟 的骸骨一同带去;因为 约瑟 曾叫 以色列 人严严地起誓, 对他们 说:「 神必眷顾你们,你们要把我的骸骨从这里一同带上去。」
19Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi.
20他们从 疏割 起行,在旷野边的 以倘 安营。
20Kaj ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.
21日间,耶和华在云柱中领他们的路;夜间,在火柱中光照他们,使他们日夜都可以行走。
21Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
22日间云柱,夜间火柱,总不离开百姓的面前。
22Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.