出埃及记 3
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1摩西 牧养他岳父 米甸 祭司 叶忒罗 的羊群;一日领羊群往野外去,到了 神的山,就是 何烈山 。
1Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb.
2耶和华的使者从荆棘里火焰中向 摩西 显现。 摩西 观看,不料,荆棘被火烧着,却没有烧毁。
2Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas.
3摩西 说:「我要过去看这大异象,这荆棘为何没有烧坏呢?」
3Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas.
4耶和华 神见他过去要看,就从荆棘里呼叫说:「 摩西 ! 摩西 !」他说:「我在这里。」
4La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetaĵo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
5神说:「不要近前来。当把你脚上的鞋脱下来,因为你所站之地是圣地」;
5Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
6又说:「我是你父亲的 神,是 亚伯拉罕 的 神, 以撒 的 神, 雅各 的 神。」 摩西 蒙上脸,因为怕看 神。
6Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.
7耶和华说:「我的百姓在 埃及 所受的困苦,我实在看见了;他们因受督工的辖制所发的哀声,我也听见了。我原知道他们的痛苦,
7Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn.
8我下来是要救他们脱离 埃及 人的手,领他们出了那地,到美好、宽阔、流奶与蜜之地,就是到 迦南 人、 赫 人、 亚摩利 人、 比利洗 人、 希未 人、 耶布斯 人之地。
8Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj.
9现在 以色列 人的哀声达到我耳中,我也看见 埃及 人怎样欺压他们。
9Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.
10故此,我要打发你去见法老,使你可以将我的百姓 以色列 人从 埃及 领出来。」
10Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.
11摩西 对 神说:「我是什么人,竟能去见法老,将 以色列 人从 埃及 领出来呢?」
11Kaj Moseo diris al Dio: Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo?
12神说:「我必与你同在。你将百姓从 埃及 领出来之后,你们必在这山上事奉我;这就是我打发你去的证据。」
12Kaj Li diris: Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis: kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto.
13摩西 对 神说:「我到 以色列 人那里,对他们说:『你们祖宗的 神打发我到你们这里来。』他们若问我说:『他叫什么名字?』我要对他们说什么呢?」
13Kaj Moseo diris al Dio: Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili: La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi: Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?
14神对 摩西 说:「我是自有永有的」;又说:「你要对 以色列 人这样说:『那自有的打发我到你们这里来。』」
14Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi.
15神又对 摩西 说:「你要对 以色列 人这样说:『耶和华—你们祖宗的 神,就是 亚伯拉罕 的 神, 以撒 的 神, 雅各 的 神,打发我到你们这里来。』耶和华是我的名,直到永远;这也是我的纪念,直到万代。
15Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.
16你去招聚 以色列 的长老,对他们说:『耶和华—你们祖宗的 神,就是 亚伯拉罕 的 神, 以撒 的 神, 雅各 的 神,向我显现,说:我实在眷顾了你们,我也 看见 埃及 人怎样待你们。
16Iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael, kaj diru al ili: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris: Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.
17我也说:要将你们从 埃及 的困苦中领出来,往 迦南 人、 赫 人、 亚摩利 人、 比利洗 人、 希未 人、 耶布斯 人的地去,就是到流奶与蜜之地。』
17Kaj Mi diris: Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
18他们必听你的话。你和 以色列 的长老要去见 埃及 王,对他说:『耶和华— 希伯来 人的 神遇见了我们,现在求你容我们往旷野去,走三天的路程,为要祭祀耶和华—我们的 神。』
18Kaj ili aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.
19我知道虽用大能的手, 埃及 王也不容你们去。
19Sed Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano.
20我必伸手在 埃及 中间施行我一切的奇事,攻击那地,然后他才容你们去。
20Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de ĝi; kaj poste li lasos vin iri.
21我必叫你们在 埃及 人眼前蒙恩,你们去的时候就不至于空手而去。
21Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.
22但各妇女必向她的邻舍,并居住在她家里的女人,要金器银器和衣裳,好给你们的儿女穿戴。这样你们就把 埃及 人的 财物 夺去了。」
22Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.