出埃及记
Chapter 10
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华对 摩西 说:「你进去见法老。我使他和他臣仆的心刚硬,为要在他们中间显我这些神迹,
1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, ĉar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru ĉi tiujn Miajn signojn inter ili;
2并要叫你将我向 埃及 人所做的事,和在他们中间所行的神迹,传于你儿子和你孙子的耳中,好叫你们知道我是耶和华。」
2kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
3摩西 、 亚伦 就进去见法老,对他说:「耶和华— 希伯来 人的 神这样说:『你在我面前不肯自卑要到几时呢?容我的百姓去,好事奉我。
3Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
4你若不肯容我的百姓去,明天我要使蝗虫进入你的境内,
4Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon;
5遮满地面,甚至看不见地,并且吃那冰雹所剩的和田间所长的一切树木。
5kaj ili kovros la supraĵon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formanĝos ĉion, kio restis ĉe vi savita kontraŭ la hajlo, kaj ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo;
6你的宫殿和你众臣仆的房屋,并一切 埃及 人的房屋,都要被蝗虫占满了;自从你祖宗和你祖宗的祖宗在世以来,直到今日,没有见过这样的 灾 。』」 摩西 就转身离开法老出去。
6kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono.
7法老的臣仆对法老说:「这人为我们的网罗要到几时呢?容这些人去事奉耶和华—他们的 神吧! 埃及 已经败坏了,你还不知道吗?」
7Tiam la servantoj de Faraono diris al li: Ĝis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke Egiptujo pereas?
8于是 摩西 、 亚伦 被召回来见法老;法老对他们说:「你们去事奉耶和华—你们的 神;但那要去的是谁呢?」
8Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj ĉi tiu diris al ili: Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?
9摩西 说:「我们要和我们老的少的、儿子女儿同去,且把羊群牛群一同带去,因为我们务要向耶和华守节。」
9Tiam Moseo diris: Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj ŝafoj kaj niaj bovoj ni iros, ĉar ni havas feston de la Eternulo.
10法老对他们说:「我容你们和你们 妇人 孩子去的时候,耶和华与你们同在吧!你们要谨慎;因为有祸在你们眼前,
10Kaj li diris al ili: Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! ĉu vi ne havas ian malbonan intencon?
11不可都去!你们这壮年人去事奉耶和华吧,因为这是你们所求的。」于是把他们从法老面前撵出去。
11Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, ĉar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
12耶和华对 摩西 说:「你向 埃及 地伸杖,使蝗虫到 埃及 地上来,吃地上一切的菜蔬,就是冰雹所剩的。」
12Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
13摩西 就向 埃及 地伸杖,那一昼一夜,耶和华使东风刮在 埃及 地上;到了早晨,东风把蝗虫刮了来。
13Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.
14蝗虫上来,落在 埃及 的四境,甚是厉害;以前没有这样的,以后也必没有。
14Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
15因为这蝗虫遮满地面,甚至地都黑暗了,又吃地上一切的菜蔬和冰雹所剩树上的果子。 埃及 遍地,无论是树木,是田间的菜蔬,连一点青的也没有留下。
15Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
16于是法老急忙召了 摩西 、 亚伦 来,说:「我得罪耶和华—你们的 神,又得罪了你们。
16Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi.
17现在求你,只这一次,饶恕我的罪,求耶和华—你们的 神使我脱离这一次的死亡。」
17Sed nun pardonu mian pekon nur ĉi tiun fojon, kaj preĝu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur ĉi tiun morton.
18摩西 就离开法老去求耶和华。
18Kaj li eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
19耶和华转了极大的西风,把蝗虫刮起,吹入 红海 ;在 埃及 的四境连一个也没有留下。
19Kaj la Eternulo venigis de la kontraŭa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj ĝi levis la akridojn kaj ĵetis ilin en la Ruĝan Maron; ne restis eĉ unu akrido en la tuta Egipta regiono.
20但耶和华使法老的心刚硬,不容 以色列 人去。
20Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
21耶和华对 摩西 说:「你向天伸杖,使 埃及 地黑暗;这黑暗似乎摸得着。」
21Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
22摩西 向天伸杖, 埃及 遍地就乌黑了三天。
22Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
23三天之久,人不能相见,谁也不敢起来离开本处;惟有 以色列 人家中都有亮光。
23Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.
24法老就召 摩西 来,说:「你们去事奉耶和华;只是你们的羊群牛群要留下;你们的 妇人 孩子可以和你们同去。」
24Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi.
25摩西 说:「你总要把祭物和燔祭牲交给我们,使我们可以祭祀耶和华—我们的 神。
25Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
26我们的牲畜也要带去,连一蹄也不留下;因为我们要从其中取出来,事奉耶和华—我们的 神。我们未到那里,还不知道用什么事奉耶和华。」
26Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien.
27但耶和华使法老的心刚硬,不肯容他们去。
27Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
28法老对 摩西 说:「你离开我去吧,你要小心,不要再见我的面!因为你见我面的那日你就必死!」
28Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos.
29摩西 说:「你说得好!我必不再见你的面了。」
29Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.