マタイ 22
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1イエスは再び、たとえをもって彼らに語られた。
1Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
2「天の御国は、自分の息子のために婚宴を催した、ある王のようなものである。
2La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
3王は、婚宴に招いておいた人々を呼ぶために僕たちを遣わしたが、彼らは来ようとしなかった。
3kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.
4そこで王は再び、ほかの僕たちを遣わして言った。『招いておいた人々にこう告げなさい。「見よ、食事の用意ができた。私の雄牛も肥えた家畜もほふられ、すべてが整っている。婚宴に来なさい。」』
4Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
5しかし彼らは気にも留めず、一人は自分の畑へ、もう一人は商売へ出かけて行った。
5Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
6残りの者たちは王の僕たちを捕らえ、辱めたうえで殺した。
6kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
7王はこれを聞いて怒り、軍隊を送り、その人殺しどもを滅ぼして、彼らの町を焼き払った。
7Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
8それから王は僕たちに言った。『婚宴の用意はできているが、招いておいた人々はふさわしくなかった。
8Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
9だから、大通りの交差する所へ行き、見つけた人をみな婚宴に招きなさい。』
9Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.
10僕たちは大通りへ出て行き、悪い人も良い人も、見つけた者をみな集めた。こうして婚宴の席は客でいっぱいになった。
10Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.
11王が客を見ようと入って来ると、婚礼の礼服を着ていない人が一人いるのを見つけた。
11Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;
12そこで王はその人に、『友よ、婚礼の礼服を着ないで、どうしてここに入って来たのか』と尋ねた。その人は何も答えられなかった。
12kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
13すると王は僕たちに言った。『この者の手足を縛って連れ出し、外の闇に投げ込みなさい。そこで泣き叫び、歯ぎしりすることになる。』
13Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
14招かれる者は多いが、選ばれる者は少ない。」
14Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
15それからパリサイ人たちは出て行き、イエスの言葉尻を捕らえるにはどうすればよいか、相談した。
15Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
16そして自分たちの弟子をヘロデ党の者たちと共にイエスのもとへ遣わして言わせた。「先生、私たちは、あなたが誠実な方で、真理に基づいて神の道を教え、だれにも左右されないことを知っています。人を分け隔てなさらないからです。
16Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
17それでは、どう思われるか、お聞かせください。カエサルに税を納めることは、律法にかなっているでしょうか。それとも、かなっていないでしょうか。」
17Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
18しかし、イエスは彼らの悪意を見抜いて言われた。 「偽善者たちよ。なぜ私を試すのか。
18Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?
19税として納める貨幣を見せなさい。」 彼らは一デナリを持って来た。
19Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
20イエスは彼らに尋ねられた。 「これはだれの肖像と銘か。」
20Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?
21彼らは、「カエサルのものです」と答えた。 するとイエスは彼らに言われた。 「それなら、カエサルのものはカエサルに、神のものは神に返しなさい。」
21Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
22彼らはこれを聞いて驚き、イエスを残して立ち去った。
22Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
23その日、復活はないと言っているサドカイ人たちが、イエスのもとに来て尋ねた。
23En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
24「先生、モーセは、『ある人が子どもを残さずに死んだなら、その人の兄弟がその妻と結婚し、兄弟のために子孫をもうけなければならない』と言いました。
24Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
25ところで、私たちのところに七人の兄弟がいました。長男は結婚しましたが、子孫を残さずに死に、妻を弟に残しました。
25Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
26次男も三男も同じようになり、ついには七人ともそうなりました。
26tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.
27最後に、その女も死にました。
27Kaj post ĉiuj la virino mortis.
28では、復活の時、その女は七人のうちだれの妻になるのでしょうか。七人とも彼女を妻にしたのです。」
28En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.
29イエスは彼らに答えられた。 「あなたがたは聖書も神の力も知らないので、思い違いをしている。
29Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
30復活の時には、めとることも嫁ぐこともなく、天にいる神の御使いたちのようになるからである。
30Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
31死者の復活について、神があなたがたに語られた次の言葉を読んだことがないのか。
31Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
32『私はアブラハムの神、イサクの神、ヤコブの神である。』 神は死者の神ではなく、生きている者の神である。」
32Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
33群衆はこれを聞いて、イエスの教えに驚いた。
33Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
34パリサイ人たちは、イエスがサドカイ人たちを黙らせたと聞いて、一緒に集まった。
34Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.
35そのうちの一人の律法の専門家が、イエスを試そうとして尋ねた。
35Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:
36「先生、律法の中で最も大切な戒めはどれですか。」
36Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?
37イエスは彼に言われた。 「『心を尽くし、魂を尽くし、思いを尽くして、あなたの神である主を愛しなさい。』
37Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
38これが第一の、最も大切な戒めである。
38Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
39第二もこれと同じように大切である。『隣人を自分自身のように愛しなさい。』
39Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
40律法全体と預言者たちは、この二つの戒めにかかっている。」
40De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
41さて、パリサイ人たちが集まっていたとき、イエスは彼らに尋ねられた。
41Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
42「あなたがたはキリストについてどう思うか。彼はだれの子か。」 彼らはイエスに、「ダビデの子です」と答えた。
42dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David.
43イエスは彼らに言われた。 「それでは、どうしてダビデは聖霊によって彼を主と呼び、こう言っているのか。
43Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
44『主は私の主に言われた。 「私の右に座っていなさい。 私があなたの敵をあなたの足台とするまで。」』
44La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
45ダビデが彼を主と呼んでいるのなら、どうして彼はダビデの子なのか。」
45Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
46だれも一言も答えることができず、その日からは、あえてイエスに質問する者は一人もいなかった。
46Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.