マタイ 12
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1そのころ、イエスは安息日に麦畑を通られた。弟子たちは空腹だったので、麦の穂を摘んで食べ始めた。
1En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi.
2パリサイ人たちはそれを見て、イエスに言った。「見よ、あなたの弟子たちは、安息日にしてはならないことをしています。」
2Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.
3しかし、イエスは彼らに言われた。 「ダビデとその供の者たちが空腹だったとき、ダビデが何をしたか、読んだことがないのか。
3Sed li diris al ili: Ĉu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
4彼は神の家に入り、祭司のほかは、自分も供の者たちも食べることを許されていない供えのパンを食べた。
4ke li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?
5また、安息日に神殿の祭司たちが安息日を破っても罪に問われないことを、律法で読んだことがないのか。
5Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?
6しかし、あなたがたに言う。神殿よりも偉大なものがここにある。
6Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda ol la templo.
7『私が望むのはあわれみであって、いけにえではない』とはどういう意味かを知っていたなら、 あなたがたは罪のない者たちを罪に定めなかっただろう。
7Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.
8人の子は安息日の主だからである。」
8Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
9イエスはそこを去り、彼らの会堂に入られた。
9Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;
10見よ、そこに片手の萎えた人がいた。彼らはイエスを訴えるため、「安息日に癒すことは許されていますか」と尋ねた。
10kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi.
11イエスは彼らに言われた。 「あなたがたのうち、羊を一匹持っている人がいて、その羊が安息日に穴に落ちたなら、つかんで引き上げないだろうか。
11Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin?
12人は羊より、どれほど価値があることか。だから、安息日に良いことをするのは許されている。」
12Kiom do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato.
13それから、その人に 「手を伸ばしなさい」 と言われた。彼が手を伸ばすと、もう一方の手と同じように元どおりになった。
13Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia.
14しかし、パリサイ人たちは出て行き、どうすればイエスを殺せるかと相談した。
14Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.
15イエスはそれを知って、そこから退かれた。大勢の群衆がイエスに従い、イエスは彼らをみな癒された。
15Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin ĉiujn,
16そして、ご自分のことを人々に知らせないよう、彼らに命じられた。
16kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;
17これは、預言者イザヤを通して語られたことが成就するためであった。
17por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
18「見よ、私が選んだ私の僕、 私の心が喜ぶ、私の愛する者。 私は彼の上に私の霊を置く。 彼は諸国民に公正を告げ知らせる。
18Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
19彼は争わず、叫ばず、 通りでその声を聞く者もない。
19Li ne disputados, nek laŭte krios; Kaj oni ne aŭdos sur la stratoj lian voĉon.
20傷ついた葦を折らず、 くすぶる灯芯を消さない。 公正を勝利へと導くまで。
20Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos, Ĝis li elsendos juĝon por venko.
21諸国民は彼の名に望みを置く。」
21Kaj al lia nomo esperos la nacioj.
22その時、悪霊につかれ、目が見えず、口も利けない人が、イエスのもとに連れて来られた。イエスが彼を癒すと、その人は話し、見えるようになった。
22Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
23群衆はみな驚いて、「この方がダビデの子ではないだろうか」と言った。
23Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David?
24しかし、パリサイ人たちはこれを聞いて言った。「この男が悪霊どもを追い出すのは、悪霊どもの支配者ベルゼブルによるほかはない。」
24Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
25イエスは彼らの考えを知って、言われた。 「内輪で分裂した国はすべて荒れ果て、内輪で分裂した町や家は立ち行かない。
25Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;
26もしサタンがサタンを追い出すなら、彼は内輪で分裂している。それでは、どうして彼の国が立ち行くだろうか。
26kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno?
27もし私がベルゼブルによって悪霊どもを追い出しているのなら、あなたがたの子らはだれによって追い出すのか。だから、彼らがあなたがたを裁く者となる。
27Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj.
28しかし、私が神の霊によって悪霊どもを追い出しているのなら、神の御国はすでにあなたがたのところに来ている。
28Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
29また、まず強い者を縛らなければ、どうしてその家に入って家財を奪うことができるだろうか。縛ってから、その家を略奪するのである。
29Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
30私と共にいない者は私に敵対している。私と共に集めない者は散らしている。
30Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas.
31だから、あなたがたに言う。人のあらゆる罪と冒涜は赦される。しかし、聖霊に対する冒涜は赦されない。
31Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita.
32人の子に逆らう言葉を語る者は赦される。しかし、聖霊に逆らう言葉を語る者は、この時代でも、来るべき時代でも赦されない。
32Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.
33木を良いとするなら、その実も良いとしなさい。木を悪いとするなら、その実も悪いとしなさい。木はその実によって分かるからである。
33Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona; ĉar la arbo estas konata per la frukto.
34まむしの子らよ。悪い者であるあなたがたに、どうして良いことを語れるだろうか。心に満ちていることを口が語るからである。
34Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la koro la buŝo parolas.
35良い人は、その良い蓄えから良いものを取り出し、 悪い人は、その悪い蓄えから悪いものを取り出す。
35La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.
36あなたがたに言う。人々が口にする無益な言葉はすべて、裁きの日に申し開きをしなければならない。
36Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado.
37あなたは自分の言葉によって義とされ、自分の言葉によって罪に定められるからである。」
37Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi estos kondamnitaj.
38すると、律法学者とパリサイ人の何人かが答えた。「先生、あなたからしるしを見せていただきたいのです。」
38Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi.
39しかし、イエスは彼らに答えられた。 「邪悪で不実な時代はしるしを求めるが、預言者ヨナのしるしのほかには、しるしは与えられない。
39Sed li respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio serĉas signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la profeto Jona;
40ヨナが三日三晩、巨大な魚の腹の中にいたように、人の子も三日三晩、地の中心にいるからである。
40ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.
41ニネベの人々は、裁きの時にこの時代の人々と共に立ち上がり、彼らを罪に定める。ニネベの人々はヨナの宣教を聞いて悔い改めたからである。見よ、ヨナよりも偉大な者がここにいる。
41Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.
42南の女王は、裁きの時にこの時代の人々と共によみがえり、彼らを罪に定める。彼女はソロモンの知恵を聞くために、地の果てから来たからである。見よ、ソロモンよりも偉大な者がここにいる。
42La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie.
43汚れた霊が人から出て行くと、休み場を求めて水のない所を通り歩くが、見つからない。
43Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon, sed ne trovas ĝin.
44そこで、『出て来た自分の家に帰ろう』と言う。帰ってみると、家は空いていて、掃除され、整えられている。
44Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj ornamita.
45そこで出かけて行き、自分より悪いほかの七つの霊を連れて来る。彼らは中に入って住みつく。その人の後の状態は、初めよりも悪くなる。この悪い時代も同じようになる。」
45Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.
46イエスがまだ群衆に話しておられると、見よ、母と兄弟たちがイエスに話そうとして外に立っていた。
46Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.
47ある人がイエスに言った。「見よ、あなたのお母様と兄弟たちが、あなたに話そうとして外に立っています。」
47Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.
48しかし、イエスはそう告げた人に答えられた。 「私の母とはだれか。私の兄弟たちとはだれか。」
48Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
49そして弟子たちのほうに手を伸ばして、言われた。 「見よ、私の母、私の兄弟たちである。
49Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
50天におられる私の父の御心を行う者はだれでも、私の兄弟、姉妹、また母だからである。」
50Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.