出エジプト記 40
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1主はモーセに言われた。
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2「第一の月の一日に、会見の天幕である幕屋を建てなさい。
2En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.
3あなたはその中にあかしの箱を置き、垂れ幕でその箱を覆いなさい。
3Kaj metu tien la keston de atesto kaj ŝirmu la keston per la kurteno.
4あなたは机を運び入れ、その上のものを整えなさい。燭台を運び入れ、そのともしびに火をともしなさい。
4Kaj enportu la tablon kaj aranĝu sur ĝi ĝian aranĝotaĵon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu ĝiajn lucernojn.
5あなたは香をたく金の祭壇をあかしの箱の前に置き、幕屋の入り口の幕を掛けなさい。
5Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaŭ la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la eniro de la tabernaklo.
6あなたは全焼のいけにえの祭壇を、会見の天幕である幕屋の入り口の前に置きなさい。
6Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaŭ la eniro en la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno.
7あなたは洗盤を会見の天幕と祭壇の間に置き、その中に水を入れなさい。
7Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enverŝu en ĝin akvon.
8あなたはその周囲に庭を設け、庭の入り口に幕を掛けなさい。
8Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto.
9あなたは注ぎ油を取り、幕屋とその中にあるすべてのものに油を注いで聖別しなさい。そのすべての器具も聖別しなさい。そうすれば、それは聖なるものとなる。
9Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.
10あなたは全焼のいけにえの祭壇と、そのすべての器具に油を注ぎ、その祭壇を聖別しなさい。そうすれば、祭壇は最も聖なるものとなる。
10Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.
11あなたは洗盤とその台に油を注ぎ、それを聖別しなさい。
11Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj sanktigu ĝin.
12アロンとその子らを会見の天幕の入り口へ連れて来て、水で洗いなさい。
12Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
13あなたはアロンに聖なる衣服を着せなさい。そして彼に油を注いで聖別し、彼が祭司としてわたしに仕えることができるようにしなさい。
13Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.
14その子らを連れて来て、長衣を着せなさい。
14Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per ĥitonoj.
15あなたが彼らの父に油を注いだように、彼らにも油を注ぎなさい。彼らが祭司としてわたしに仕えるためである。その注ぎの油は、彼らの代々にわたる永遠の祭司職のためとなる。」
15Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
16モーセはそのようにした。主が命じられた通り、すべてを行った。
16Kaj Moseo faris konforme al ĉio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.
17第二年の第一の月、その月の最初の日に、幕屋は建てられた。
17En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
18モーセは幕屋を建て、その台座を置き、その板を立て、その横木を通し、その柱を立てた。
18Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj starigis ĝiajn tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn.
19主がモーセに命じられた通りに、彼は天幕の上に覆いを広げ、その上に幕屋の屋根を掛けた。
19Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
20あかしを箱に納め、担ぎ棒を付け、箱の上に贖いの座を置いた。
20Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.
21主がモーセに命じられた通りに、彼は箱を幕屋に運び入れ、仕切りの垂れ幕を掛け、あかしの箱を覆った。
21Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22彼は会見の天幕の、幕屋の北側、垂れ幕の外側に机を置いた。
22Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.
23主がモーセに命じられた通りに、彼は主の前の机の上にパンを整えた。
23Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
24彼は会見の天幕の、幕屋の南側、机の向かい側に燭台を置いた。
24Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.
25主がモーセに命じられた通り、主の前でともしびをともした。
25Kaj li ekbruligis la lucernojn antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
26彼は会見の天幕の、垂れ幕の前に金の祭壇を置き、
26Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kurteno.
27主がモーセに命じられた通りに、その上で香りのよい香をたいた。
27Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
28彼は幕屋の入り口に幕を掛けた。
28Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordo de la tabernaklo.
29主がモーセに命じられた通りに、彼は全焼のいけにえの祭壇を、会見の天幕である幕屋の入り口の前に置き、その上で全焼のいけにえと穀物のささげ物をささげた。
29Kaj la altaron de bruloferoj li starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30彼は会見の天幕と祭壇の間に洗盤を置き、洗うためにその中に水を入れた。
30Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi.
31モーセ、アロン、およびその子らは、そこで手と足を洗った。
31Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
32主がモーセに命じられた通りに、彼らが会見の天幕に入る時、また祭壇に近づく時に、彼らは洗った。
32kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
33彼は幕屋と祭壇の周囲に庭を設け、庭の入り口の幕を掛けた。こうしてモーセはその仕事を終えた。
33Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
34その時、雲が会見の天幕を覆い、主の栄光が幕屋に満ちた。
34Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
35雲がその上にとどまり、主の栄光が幕屋に満ちていたので、モーセは会見の天幕に入ることができなかった。
35Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
36雲が幕屋の上から取り上げられる時、イスラエルの子らはいつも旅立った。
36Kaj kiam la nubo leviĝadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarŝadis, por fari ĉiujn siajn marŝojn.
37しかし、雲が取り上げられない時は、それが取り上げられる日まで彼らは旅立たなかった。
37Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo.
38昼は主の雲が幕屋の上にあり、夜は雲の中に火があった。イスラエルの全家は、すべての旅路でこれを目の当たりにした。
38Ĉar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj en ĉiuj iliaj marŝoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.