出エジプト記
Chapter 5
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

出エジプト記 5

Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1その後、モーセとアロンはファラオのもとへ行き、言った。「イスラエルの神、主はこう言われる。『わたしの民を行かせ、荒野でわたしのために祭りを祝わせよ。』」
1Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
2ファラオは言った。「主とは何者だ。なぜ私がその声に聞き従い、イスラエルを行かせなければならないのか。私は主を知らない。イスラエルを行かせるつもりもない。」
2Sed Faraono diris: Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
3彼らは言った。「ヘブル人の神が私たちにお会いになりました。どうか荒野へ三日の道のりを行かせ、私たちの神、主にいけにえを献げさせてください。そうしなければ、主は疫病や剣で私たちを打たれるでしょう。」
3Kaj ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo.
4エジプトの王は彼らに言った。「モーセとアロンよ、なぜあなたがたは民を仕事から離れさせようとするのか。自分たちの重荷に戻りなさい。」
4Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj.
5ファラオは言った。「今やこの地の民は大勢いる。それなのに、おまえたちは彼らを労働から休ませようとしている。」
5Kaj Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
6その日、ファラオは民の奴隷監督と役人に命じた。
6Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante:
7「れんがを作るためのわらを、これまでのように民に与えてはならない。彼ら自身に行かせて、わらを集めさせなさい。
7Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.
8彼らには、これまでと同じ数のれんがを作らせよ。割り当てを減らしてはならない。彼らは怠けている。だから『行って、私たちの神にいけにえを献げさせてください』と叫ぶのだ。
8Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
9この者たちにもっと重い労働を課し、それに没頭させよ。偽りの言葉に耳を貸させるな。」
9Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
10奴隷監督と役人は出て行き、民に告げた。「ファラオはこう言う。『わらは与えない。
10Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: Tiel diras Faraono: Mi ne donos al vi pajlon;
11自分たちで行き、見つけられる所でわらを取りなさい。あなたがたの仕事は少しも減らされない。』」
11iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.
12そこで民はエジプトの地全体に散らばり、わらの代わりに刈り株を集めた。
12Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.
13奴隷監督は彼らを急き立てた。「わらがあった時と同じように、日ごとの割り当てを果たせ。」
13Kaj la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.
14ファラオの奴隷監督がイスラエルの子らの上に立てた役人たちは打ちたたかれ、「なぜ昨日も今日も、以前と同じ数のれんがを作らなかったのか」と責められた。
14Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun?
15そこで、イスラエルの子らの役人たちは来て、ファラオに叫んで言った。「なぜ、あなたのしもべたちにこのような扱いをなさるのですか。
15La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante: Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?
16しもべたちにはわらが与えられないのに、『れんがを作れ』と言われます。しもべたちは打ちたたかれています。しかし悪いのは、あなたの民です。」
16Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.
17しかしファラオは言った。「おまえたちは怠けているのだ。怠けているのだ。だから、『行って、主にいけにえを献げさせてください』と言うのだ。
17Sed li diris: Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras: Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.
18さあ、行って働け。わらは与えない。しかし、定められた数のれんがは納めよ。」
18Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
19イスラエルの子らの役人たちは、「日ごとのれんがの割り当てを減らしてはならない」と言われ、自分たちが窮地に陥ったことを悟った。
19Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite: Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj.
20彼らはファラオのところから出て来た時、道で待っていたモーセとアロンに会い、
20Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono.
21彼らは二人に言った。「主があなたがたをご覧になり、裁かれますように。あなたがたは私たちをファラオとその家臣に憎まれる者とし、私たちを殺す剣を彼らの手に渡したのです。」
21Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.
22モーセは主のところに戻って言った。「主よ、なぜあなたはこの民に苦しみをもたらされたのですか。なぜ私を遣わされたのですか。
22Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
23私があなたの名によって語るためファラオのもとへ来て以来、彼はこの民を苦しめています。それなのに、あなたはご自分の民を少しも救い出しておられません。」
23De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.