Psalmaro 120
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Smith–Van Dyck Arabic Bible (فان دايك)
1Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.
1إِلَى ٱلرَّبِّ فِي ضِيْقِي صَرَخْتُ فَٱسْتَجَابَ لِي.
2Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.
2يَارَبُّ، نَجِّ نَفْسِي مِنْ شِفَاهِ ٱلْكَذِبِ، مِنْ لِسَانِ غِشٍّ.
3Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
3مَاذَا يُعْطِيكَ وَمَاذَا يَزِيدُ لَكَ لِسَانُ ٱلْغِشِّ؟
4Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
4سِهَامَ جَبَّارٍ مَسْنُونَةً مَعَ جَمْرِ ٱلرَّتَمِ.
5Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
5وَيْلِي لِغُرْبَتِي فِي مَاشِكَ، لِسَكَنِي فِي خِيَامِ قِيدَارَ!
6Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.
6طَالَ عَلَى نَفْسِي سَكَنُهَا مَعَ مُبْغِضِ ٱلسَّلَامِ.
7Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.
7أَنَا سَلَامٌ، وَحِينَمَا أَتَكَلَّمُ فَهُمْ لِلْحَرْبِ.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.