Jesaja 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.
1ウジヤ王が死んだ年、私は主が高く上げられた王座に座っておられるのを見た。その衣の裾は神殿を満たしていた。
2Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.
2主の上にはセラフィムが立っていた。それぞれに六つの翼があり、二つで顔を覆い、二つで足を覆い、二つで飛んでいた。
3Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
3彼らは互いに呼び交わして言った。 「聖なる、聖なる、聖なる、万軍の主。 全地はその栄光に満ちている。」
4Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.
4呼び交わす者の声によって戸口の敷居が揺れ、神殿は煙で満たされた。
5Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
5その時、私は言った。「ああ、私は滅びる。私は唇の汚れた者であり、唇の汚れた民の中に住んでいる。それなのに、私の目は王である万軍の主を見たからだ。」
6Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,
6すると、セラフィムの一人が私のところへ飛んで来た。その手には、祭壇から火ばさみで取った燃える炭があった。
7kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
7彼はそれを私の口に触れさせて言った。「見よ、これがあなたの唇に触れた。あなたの咎は取り去られ、あなたの罪は赦された。」
8Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min.
8私は主の声を聞いた。「だれを遣わそう。だれがわれわれのために行くのか。」 そこで私は言った。「ここに私がいます。私を遣わしてください。」
9Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.
9主は言われた。「行って、この民にこう告げなさい。 『あなたがたは確かに聞くが、 悟らない。 確かに見るが、 理解しない。』
10Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.
10この民の心を鈍くし、 耳を聞こえにくくし、目を閉ざせ。 そうでなければ、彼らは目で見、 耳で聞き、 心で悟り、 立ち返って、癒やされるだろう。」
11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
11そこで私は言った。「主よ、いつまでですか。」 主は答えられた。 「町々が荒れ果てて住む者がなくなり、 家々にも人がいなくなり、 土地がすっかり荒れ果てるまで。
12Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.
12主が人々を遠くへ移し、 国内に見捨てられた場所が多くなるまで。
13Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.
13なお十分の一がそこに残っていても、 それも再び焼き尽くされる。 テレビンの木や樫の木が切り倒されても、 その切り株が残るように、 聖なる種がその切り株である。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.