Jesaja 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Profetaĵo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi ĉiuj iris sur la tegmentojn?
1幻の谷についての宣告。 今、あなたはどうしたのか。なぜ、みな屋根の上に上ったのか。
2Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
2叫び声に満ちた、騒がしい都、喜びに満ちた町よ。あなたの殺された者たちは剣で殺されたのではなく、戦いで死んだのでもない。
3ĉiuj viaj ĉefoj kune forkuris de pafarko; ĉiuj, kiujn oni trovis ĉe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune ĉiuj, kiuj forkuris malproksimen.
3あなたの支配者たちはみな一緒に逃げたが、弓を持つ者たちに捕らえられた。あなたのうちで見つかった者たちはみな一緒に縛られた。彼らは遠くへ逃げていた。
4Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
4それゆえ、私は言った。「私から目をそらしてほしい。私は激しく泣く。わが民の娘が滅ぼされたために、私を慰めようと努めないでほしい。
5Ĉar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaŭ la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
5幻の谷には、主、万軍の主から来る混乱と踏みにじりと困惑の日がある。城壁は崩され、叫び声は山々に向かって上がる。」
6Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis ŝildon.
6エラムは矢筒を負い、人の乗る戦車と騎兵を従え、キルは盾の覆いを外した。
7Kaj viaj plej bonaj valoj pleniĝis de ĉaroj, kaj rajdantoj sin aranĝis antaŭ la pordego.
7あなたの最も良い谷々は戦車で満ち、騎兵は門に向かって隊列を整えた。
8Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,
8主はユダの覆いを取り去られた。その日、あなたは森の家にある武器に目を向けた。
9kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
9あなたがたはダビデの町の破れが多いのを見て、下の池の水を集めた。
10Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
10あなたがたはエルサレムの家々を数え、城壁を補強するために家々を取り壊した。
11Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj ĝian antikvan Kreinton vi ne rigardis.
11また、古い池の水をためるため、二つの城壁の間に貯水池を造った。しかし、これをなさった方に目を向けず、これを遠い昔に計画された方を顧みなかった。
12Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon.
12その日、主、万軍の主は、泣き、嘆き、頭をそり、粗布をまとうように呼びかけられた。
13Jen estas ĝojo kaj gajeco: oni mortigas bovojn, buĉas ŝafojn; oni manĝas viandon kaj trinkas vinon, dirante: Ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
13しかし見よ、そこには喜びと楽しみがあり、牛を殺し、羊をほふり、肉を食べ、ぶどう酒を飲んでいる。「食べて飲もう。明日は死ぬのだから。」
14Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
14万軍の主は私の耳にこう明らかにされた。「あなたがたが死ぬまで、この咎が赦されることは決してない」と主、万軍の主は言われる。
15Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru:
15主、万軍の主はこう言われる。「宮廷管理官、すなわち王宮をつかさどるシェブナのところへ行き、こう言いなさい。
16Kion vi havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la roko loĝejon por si.
16『あなたはここで何をしているのか。ここにだれがいるというので、自分の墓を掘ったのか。』彼は高い所に自分の墓を掘り、岩に自分の住まいを刻んでいる。
17Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte vin kaptos;
17見よ、主はあなたを力ずくで放り投げる。主はあなたをしっかりとつかむ。
18Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
18主はあなたを固く巻き上げ、まりのように広大な地へ投げ飛ばす。あなたはそこで死に、あなたの誇りである戦車もそこに残る。あなたは主人の家の恥だ。
19Kaj Mi depuŝos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
19わたしはあなたをその職から追い出す。あなたはその地位から引き降ろされる。
20Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija,
20その日、わたしはヒルキヤの子である、わたしのしもべエルヤキムを呼ぶ。
21kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
21わたしは彼にあなたの長衣を着せ、あなたの帯を締めさせ、あなたの権限を彼の手に委ねる。彼はエルサレムの住民とユダの家の父となる。
22Kaj Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
22わたしはダビデの家の鍵を彼の肩に置く。彼が開けば、閉じる者はなく、彼が閉じれば、開く者はない。
23Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
23わたしは彼を確かな場所に打ち込まれた釘のようにする。彼は父の家にとって栄光の王座となる。
24Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, ĉiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por manĝado ĝis la vazoj por trinkado.
24彼の上には父の家のすべての栄光、子孫とその末、すべての小さな器、杯からすべての壺に至るまでが掛けられる。」
25En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; ĝi estos rompita kaj falos, kaj pereos la ŝarĝo, kiu estis sur ĝi; ĉar la Eternulo diris.
25万軍の主は言われる。「その日、確かな場所に打ち込まれた釘は抜け落ちる。それは切り落とされて倒れ、その上に掛かっていたすべてのものも断ち切られる。主がこれを語られたからだ。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.