Jesaja 49
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj: la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.
1島々よ、私に聞け。 遠くにいる諸国の民よ、耳を傾けよ。 主は私を胎内から呼び、 母の胎内にいる時から、私の名を口にされた。
2Kaj Li faris mian buŝon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo.
2主は私の口を鋭い剣のようにし、 御手の陰に私を隠された。 私を磨かれた矢とし、 矢筒の中にしまわれた。
3Kaj Li diris al mi: Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi gloriĝos.
3主は私に言われた。 「あなたはわたしのしもべ、 わたしが栄光を現すイスラエルである。」
4Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo, kaj mia rekompenco ĉe mia Dio.
4しかし、私は言った。 「私はむなしく働き、 何の実りもなく、いたずらに力を使い果たした。 それでも、私の受けるべき公正は主とともにあり、 私の報いは私の神とともにある。」
5Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektiĝu ĉe Li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) —
5今、ヤコブをご自分のもとに連れ戻し、 イスラエルをご自分のもとに集めるために、 私を胎内からご自分のしもべとして形造られた主は言われる。 私は主の目に尊ばれ、 私の神は私の力となられた。
6Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.
6主は言われる。 「あなたがわたしのしもべとなり、 ヤコブの諸部族を立ち上がらせ、 守られたイスラエルの者たちを回復させるだけでは、あまりにも小さなことである。 わたしはまた、あなたを国々の光とする。 あなたがわたしの救いとなり、地の果てにまで届くために。」
7Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
7イスラエルを贖う方、その聖なる方である主は、 人に侮られる者、民に忌み嫌われる者、 支配者たちのしもべにこう言われる。 「王たちは見て立ち上がり、 高官たちもひれ伏す。 真実な方である主、 あなたを選ばれたイスラエルの聖なる方のゆえに。」
8Tiele diras la Eternulo: En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn,
8主はこう言われる。 「受け入れられる時に、わたしはあなたに答えた。 救いの日に、あなたを助けた。 わたしはあなたを守り、 あなたを民の契約とする。 荒れ果てた地を立て直し、 荒れ果てた相続地を受け継がせるためである。
9por diri al la malliberigitoj: Eliru! al la troviĝantoj en mallumo: Montriĝu! Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo.
9縛られている者たちに『出て来い』と言い、 闇の中にいる者たちに『姿を現せ』と言うためである。 彼らは道沿いで草を食べ、 木のないすべての高地が彼らの牧場となる。
10Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.
10彼らは飢えることも渇くこともなく、 焼けつく熱も太陽も彼らを打たない。 彼らをあわれむ方が彼らを導き、 水の泉のほとりへ案内するからだ。
11Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.
11わたしはすべての山々を道とし、 わたしの大路は高く上げられる。
12Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
12見よ、ある者たちは遠くから来る。 見よ、ある者たちは北から、西から来る。 また、ある者たちはシニムの地から来る。」
13Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.
13天よ、歌え。 地よ、喜べ。 山々よ、喜びの歌を響かせよ。 主がご自分の民を慰め、 苦しむ者たちをあわれまれるからだ。
14Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.
14しかし、シオンは言った。 「主は私を見捨てられた。 主は私を忘れられた。」
15Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.
15「女が自分の乳飲み子を忘れ、 自分の胎から生まれた子をあわれまないことがあるだろうか。 たとえ彼女たちが忘れても、 わたしはあなたを忘れない。
16Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi.
16見よ、わたしは手のひらにあなたを刻んだ。 あなたの城壁はいつもわたしの前にある。
17Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.
17あなたの子どもたちは急いで来る。 あなたを滅ぼし、荒れ果てさせた者たちは、あなたから去って行く。
18Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino.
18目を上げて周囲を見よ。 彼らはみな集まり、あなたのもとへ来る。 わたしは生きている」と主は言われる。 「あなたは必ず、彼らをみな飾りのように身に着け、 花嫁のように彼らで身を飾る。
19Ĉar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.
19あなたの荒れ地、荒れ果てた場所、 滅ぼされた土地は、 今や住民にとって狭すぎるほどになり、 あなたをのみ込んだ者たちは遠くへ去る。
20Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu loĝi.
20あなたが子を失った後に生まれた子どもたちは、 あなたの耳にこう言う。 『この場所は私には狭すぎる。 私が住める場所を空けてください。』
21Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj?
21その時、あなたは心の中で言う。 『私は子どもを失い、独りになり、 捕らわれの身となって、あちこちさまよっていたのに、 だれが私のためにこの者たちを産んだのか。 だれがこの者たちを育てたのか。 見よ、私は独り取り残されていた。 この者たちはどこにいたのか。』」
22Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj.
22主なる神はこう言われる。 「見よ、わたしは国々に向かって手を上げ、 諸国の民に向かって旗を掲げる。 彼らはあなたの息子たちを懐に抱いて連れて来て、 あなたの娘たちは肩に担がれて来る。
23Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.
23王たちはあなたの養父となり、 王妃たちはあなたの乳母となる。 彼らは顔を地につけてあなたにひれ伏し、 あなたの足のちりをなめる。 その時、あなたは、わたしが主であることを知る。 わたしを待ち望む者は失望しない。」
24Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?
24力ある者から分捕り物を奪い返すことができるだろうか。 正当に捕らえられた者を救い出すことができるだろうか。
25Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.
25しかし、主はこう言われる。 「力ある者の捕虜さえ奪い返され、 横暴な者の分捕り物も取り戻される。 わたしは、あなたと争う者と争い、 あなたの子どもたちを救う。
26Kaj al viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.
26わたしは、あなたを虐げる者たちに自分の肉を食べさせる。 彼らは甘いぶどう酒に酔うように、自分の血に酔う。 その時、すべての者は知る。 わたし、主があなたの救い主、 あなたを贖う方、ヤコブの力ある方であることを。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.