Jesaja
Chapter 16
Londona Biblio (Esperant…
vs Freedom Bible (フリー…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.
1この地の支配者に子羊を送りなさい。 セラから荒野を通り、 シオンの娘の山へ。
2Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon.
2さまよう鳥のように、 巣を追われた鳥のように、 モアブの娘たちはアルノンの渡り場にいる。
3Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton.
3助言を与えよ。 公正を行え。 真昼にも、あなたの陰を夜のようにせよ。 追放された者たちを隠し、 逃亡者を裏切るな。
4Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.
4わたしの追放された者たちを、 あなたのもとに住まわせよ。 モアブにとって、破壊する者から逃れる 隠れ場となれ。 奪い取る者は消え失せ、 滅びは終わり、 虐げる者たちは地から絶やされるからだ。
5Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron.
5王座は慈しみによって堅く据えられる。 一人の者がダビデの天幕で、 真実をもってその上に座る。 彼は裁きを行い、 公正を求め、 速やかに義を行う。
6Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.
6われわれはモアブの高ぶりを聞いた。 彼は非常に高ぶっている。 その傲慢と高ぶりと激しい怒りを聞いた。 その自慢はむなしい。
7Tial ĝemkrios Moab pri si mem, ĉiuj ĝemkrios; pri la fundamentoj de Kir-Ĥareset ili ploras, profunde frapitaj.
7それゆえ、モアブはモアブのために泣き叫ぶ。 だれもが泣き叫ぶ。 あなたがたは打ちのめされ、 キル・ハレセテの干しぶどう菓子のために嘆く。
8Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron.
8ヘシュボンの畑と、 シブマのぶどうの木は衰えた。 諸国の支配者たちは、 その選り抜きの枝を打ち砕いた。 その枝はヤゼルにまで達し、 荒野へ伸びて行った。 その若枝は広がり、 海を越えた。
9Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
9それゆえ、私はヤゼルとともに、 シブマのぶどうの木のために泣く。 ヘシュボンよ、エルアレよ、 私は涙であなたをぬらす。 あなたの夏の果実と収穫の上に、 戦いの叫びが降りかかったからだ。
10Foriĝis de la kampo ĝojo kaj gajeco, kaj en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la ĝojkriojn Mi ĉesigis.
10実り豊かな畑から喜びと楽しみが取り去られた。 ぶどう畑では歌も喜びの声もない。 ぶどう搾り場でぶどうを踏む者もいない。 わたしが喜びの叫びをやめさせた。
11Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir-Ĥeres.
11それゆえ、私の心はモアブのために琴のように響き、 私の胸の内はキル・ヘレスのために響く。
12Kaj kiam montriĝos, ke Moab senfortiĝis sur la altaĵo, kaj eniros en sian templon, por preĝi, li nenion atingos.
12モアブが高き所に上り、 そこで疲れ果て、 祈るために自分の聖所へ行っても、 何も成し遂げられない。
13Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaŭ longe.
13これは、主が以前モアブについて語った言葉である。
14Sed nun la Eternulo diris jene: Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
14しかし今、主はこう言った。 「雇われ人が日数を数えるように、三年以内に、 モアブの栄光は、その大群衆すべてとともに卑しめられる。 残りの者はごくわずかとなり、 力を失う。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.