Jesaja 45
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
1主は、油を注がれた者キュロスにこう言われる。わたしは彼の右手を取り、彼の前で国々を従わせ、王たちの武具を脱がせ、彼の前で扉を開き、門が閉じられないようにする。
2Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.
2「わたしはあなたの前を進み、 険しい場所を平らにする。 青銅の扉を打ち砕き、 鉄のかんぬきを切り裂く。
3Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael.
3わたしはあなたに闇の中の宝と、 隠れた場所に秘められた富を与える。 それは、あなたの名を呼ぶわたしが主、 イスラエルの神であることを、あなたが知るためである。
4Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.
4わたしのしもべヤコブのため、 わたしが選んだイスラエルのために、 わたしはあなたの名を呼んだ。 あなたがわたしを知らなかったにもかかわらず、 あなたに称号を与えた。
5Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;
5わたしは主。ほかにはいない。 わたしのほかに神はいない。 あなたがわたしを知らなかったにもかかわらず、 わたしはあなたを強くする。
6por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,
6それは、日の昇る所から西に至るまで、 わたしのほかにだれもいないことを人々が知るためである。 わたしは主。 ほかにはいない。
7kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.
7わたしは光を形造り、 闇を創造する。 平和を造り、 災いを創造する。 わたしは主。 これらすべてを行う者である。
8Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.
8天よ、上から雨を降らせよ。 空は義を注ぎ出せ。 地は開いて救いを生み出し、 義をともに芽生えさせよ。 わたし、主がこれを創造した。
9Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via faritaĵo estas malforta?
9自分を造られた方と争う者に災いがある。 地にある土器の一つにすぎないのに。 粘土が、それを形造る者に、 『何を造っているのか』と言うだろうか。 造られた物が、 『彼には手がない』と言うだろうか。
10Ve al tiu, kiu diras al la patro: Por kio vi naskigas? kaj al la patrino: Por kio vi turmentas vin per naskado?
10父に『何の父になったのか』と言い、 母に『何を産んだのか』と言う者に災いがある。」
11Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi.
11イスラエルの聖なる方、 イスラエルを造られた主はこう言われる。 「あなたがたは、わたしの子らの将来について、わたしに尋ね、 わたしの手の業について、わたしに命じるのか。
12Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
12わたしが地を造り、 その上に人を創造した。 わたし自身の手が天を広げ、 そのすべての軍勢に命じた。
13Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.
13わたしは義をもって彼を奮い立たせ、 そのすべての道をまっすぐにする。 彼はわたしの町を建て、 代価も報酬も求めず、 わたしの捕らわれ人を解放する」と万軍の主は言われる。
14Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
14主はこう言われる。「エジプトの労働の実と、 エチオピアの商品と、 背の高いセバ人は、あなたのもとへ渡って来て、 あなたのものとなる。 彼らはあなたの後に従い、 鎖につながれて渡って来る。 彼らはあなたの前にひれ伏し、 あなたに願って言う。 『まことに、神はあなたのうちにおられ、ほかにはいない。 ほかに神はいない。
15Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto.
15イスラエルの神、救い主よ、 まことに、あなたはご自分を隠される神です。』」
16Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
16偶像を造る者たちはみな、 失望し、辱められる。 彼らはともに恥じ惑う。
17Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.
17しかし、イスラエルは主によって、 永遠の救いをもって救われる。 あなたがたは永遠に、 失望することも辱められることもない。
18Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi estu loĝata: Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.
18天を創造された主、 地を形造り、これを造られた神、 地を堅く据え、空虚なものとして創造せず、 人が住むために形造られた方はこう言われる。 「わたしは主。 ほかにはいない。
19Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
19わたしはひそかに、 闇に包まれた地のどこかで語ったのではない。 わたしはヤコブの子孫に、 『むなしくわたしを求めよ』とは言わなかった。 わたし、主は義を語り、 正しいことを告げる。
20Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
20集まって来て、 国々から逃れて来た者たちよ、ともに近づけ。 木で造った彫像を担ぎ、 救うことのできない神に祈る者たちには知識がない。
21Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu: kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.
21告げて、それを示せ。 彼らにともに相談させよ。 だれがこれを昔から示したのか。 だれが遠い昔に告げたのか。 わたし、主ではなかったか。 わたしのほかに神はいない。 義なる神、救い主は、わたしのほかにはいない。
22Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
22地のすべての果てよ、 わたしを仰ぎ見て救われよ。 わたしが神であり、ほかにはいないからだ。
23Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.
23わたしは自分にかけて誓った。 義をもってわたしの口から出た言葉は、 取り消されることがない。 すべての膝はわたしの前にかがみ、 すべての舌は誓いを立てる。
24Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li.
24人々はわたしについて、 『義と力は主にのみある』と言う。」 人々は主のもとへ来る。 主に対して怒りを燃やした者たちはみな、恥を受ける。
25Per la Eternulo praviĝos kaj gloriĝos la tuta idaro de Izrael.
25イスラエルのすべての子孫は主にあって義とされ、 喜ぶ。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.