希伯來書 9
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1原來前約有禮拜的條例和屬世界的聖幕。
1Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan.
2因為有預備的帳幕,頭一層叫作聖所,裏面有燈臺、桌子,和陳設餅。
2Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo;
3第二幔子後又有一層帳幕,叫作至聖所,
3kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,
4有金香爐,有包金的約櫃,櫃裏有盛嗎哪的金罐和 亞倫 發過芽的杖,並兩塊約版;
4havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,
5櫃上面有榮耀基路伯的影罩着施恩座。這幾件我現在不能一一細說。
5kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.
6這些物件既如此預備齊了,眾祭司就常進頭一層帳幕,行拜上帝的禮。
6Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn;
7至於第二層帳幕,惟有大祭司一年一次獨自進去,沒有不帶着血為自己和百姓的過錯獻上。
7sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;
8聖靈用此指明,頭一層帳幕仍存的時候,進入至聖所的路還未顯明。
8per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraŭ ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraŭ staras;
9那頭一層帳幕作現今的一個表樣,所獻的禮物和祭物,就着良心說,都不能叫禮拜的人得以完全。
9kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco perfektigi la adoranton,
10這些事,連那飲食和諸般洗濯的規矩,都不過是屬肉體的條例,命定到振興的時候為止。
10nur altrudate (kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) ĝis tempo de reformo.
11但現在基督已經來到,作了將來美事的大祭司,經過那更大更全備的帳幕,不是人手所造,也不是屬乎這世界的;
11Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo,
12並且不用山羊和牛犢的血,乃用自己的血,只一次進入聖所,成了永遠贖罪的事。
12nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton.
13若山羊和公牛的血,並母牛犢的灰,灑在不潔的人身上,尚且叫人成聖,身體潔淨,
13Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno:
14何況基督藉着永遠的靈,將自己無瑕無疵獻給上帝,他的血豈不更能洗淨你們的心,除去你們的死行,使你們事奉那永生上帝嗎?
14kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?
15為此,他作了新約的中保,既然受死贖了人在前約之時所犯的罪過,便叫蒙召之人得着所應許永遠的產業。
15Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo.
16凡有遺命必須等到留遺命的人死了;
16Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.
17因為人死了,遺命才有效力,若留遺命的尚在,那遺命還有用處嗎?
17Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.
18所以,前約也不是不用血立的;
18Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis.
19因為 摩西 當日照着律法將各樣誡命傳給眾百姓,就拿朱紅色絨和牛膝草,把牛犢山羊的血和水灑在書上,又灑在眾百姓身上,說:
19Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
20「這血就是上帝與你們立約 的憑據 。」
20dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.
21他又照樣把血灑在帳幕和各樣器皿上。
21Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj ĉiujn vazojn de la Diservo.
22按着律法,凡物差不多都是用血潔淨的;若不流血,罪就不得赦免了。
22Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.
23照着天上樣式做的物件必須用這些祭物去潔淨;但那天上的本物自然當用更美的祭物去潔淨。
23Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol ĉi tiuj.
24因為基督並不是進了人手所造的聖所(這不過是真聖所的影像),乃是進了天堂,如今為我們顯在上帝面前;
24Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni;
25也不是多次將自己獻上,像那大祭司每年帶着牛羊的血進入聖所,
25nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;
26如果這樣,他從創世以來,就必多次受苦了。但如今在這末世顯現一次,把自己獻為祭,好除掉罪。
26alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.
27按着定命,人人都有一死,死後且有審判。
27Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo;
28像這樣,基督既然一次被獻,擔當了多人的罪,將來要向那等候他的人第二次顯現,並與罪無關,乃是為拯救他們。
28tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.