希伯來書 10
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1律法既是將來美事的影兒,不是本物的真像,總不能藉着每年常獻一樣的祭物叫那近前來的人得以完全。
1Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.
2若不然,獻祭的事豈不早已止住了嗎?因為禮拜的人,良心既被潔淨,就不再覺得有罪了。
2Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.
3但這些 祭物 是叫人每年想起罪來;
3Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj.
4因為公牛和山羊的血,斷不能除罪。
4Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.
5所以基督到世上來的時候,就說: 上帝啊 ,祭物和禮物是你不願意的; 你曾給我預備了身體。
5Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;
6燔祭和贖罪 祭 是你不喜歡的。
6Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.
7那時我說:上帝啊,我來了, 為要照你的旨意行; 我的事在經卷上已經記載了。
7Tiam mi diris: Jen mi venis (En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!
8以上說:「祭物和禮物,燔祭和贖罪祭,是你不願意的,也是你不喜歡的(這都是按着律法獻的)」;
8Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo),
9後又說:「我來了為要照你的旨意行」; 可見 他是除去在先的,為要立定在後的。
9tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.
10我們憑這旨意,靠耶穌基督,只一次獻上他的身體,就得以成聖。
10Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam.
11凡祭司天天站着事奉 上帝 ,屢次獻上一樣的祭物,這祭物永不能除罪。
11Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;
12但基督獻了一次永遠的贖罪祭,就在上帝的右邊坐下了。
12sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;
13從此,等候他仇敵成了他的腳凳。
13de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj.
14因為他一次獻祭,便叫那得以成聖的人永遠完全。
14Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.
15聖靈也對我們作見證;因為他既已說過:
15Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:
16主說:那些日子以後, 我與他們所立的約乃是這樣: 我要將我的律法寫在他們心上, 又要放在他們的裏面。
16Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaŭ diras:
17以後就說 : 我不再記念他們的罪愆和他們的過犯。
17Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
18這些罪過既已赦免,就不用再為罪獻祭了。
18Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.
19弟兄們,我們既因耶穌的血得以坦然進入至聖所,
19Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,
20是藉着他給我們開了一條又新又活的路,從幔子經過,這幔子就是他的身體。
20per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,
21又有一位大祭司治理上帝的家,
21kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,
22並我們心中天良的虧欠已經灑去,身體用清水洗淨了,就當存着誠心和充足的信心來到上帝面前;
22ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
23也要堅守我們所承認的指望,不致搖動,因為那應許我們的是信實的。
23ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela;
24又要彼此相顧,激發愛心,勉勵行善。
24kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
25你們不可停止聚會,好像那些停止慣了的人,倒要彼此勸勉,既知道那日子臨近,就更當如此。
25ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.
26因為我們得知真道以後,若故意犯罪,贖罪的祭就再沒有了;
26Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,
27惟有戰懼等候審判和那燒滅眾敵人的烈火。
27sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn.
28人干犯 摩西 的律法,憑兩三個見證人,尚且不得憐恤而死,
28Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj;
29何況人踐踏上帝的兒子,將那使他成聖之約的血當作平常,又褻慢施恩的 聖 靈,你們想,他要受的刑罰該怎樣加重呢!
29kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
30因為我們知道誰說:「伸冤在我,我必報應」;又 說 :「主要審判他的百姓。」
30Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon.
31落在永生上帝的手裏,真是可怕的!
31Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.
32你們要追念往日,蒙了光照以後所忍受大爭戰的各樣苦難:
32Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj;
33一面被毀謗,遭患難,成了戲景,叫眾人觀看;一面陪伴那些受這樣苦難的人。
33unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.
34因為你們體恤了那些被捆鎖的人,並且你們的家業被人搶去,也甘心忍受,知道自己有更美長存的家業。
34Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon.
35所以,你們不可丟棄勇敢的心;存這樣的心必得大賞賜。
35Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
36你們必須忍耐,使你們行完了上帝的旨意,就可以得着所應許的。
36Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.
37因為還有一點點時候, 那要來的就來,並不遲延;
37Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.
38只是義人必因信得生。 他若退後,我心裏就不喜歡他。
38Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.
39我們卻不是退後入沉淪的那等人,乃是有信心以致靈魂得救的人。
39Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.