但以理書 6
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大流士 隨心所願,立一百二十個總督,治理通國。
1Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon;
2又在他們以上立總長三人( 但以理 在其中),使總督在他們三人面前回覆事務,免得王受虧損。
2kaj super ili tri ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu malprofiton.
3因這 但以理 有美好的靈性,所以顯然超乎其餘的總長和總督,王又想立他治理通國。
3Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.
4那時,總長和總督尋找 但以理 誤國的把柄,為要參他;只是找不着他的錯誤過失,因他忠心辦事,毫無錯誤過失。
4Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.
5那些人便說:「我們要找參這 但以理 的把柄,除非在他上帝的律法中就尋不着。」
5Tiam tiuj homoj diris: Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraŭ li en la leĝoj de lia Dio.
6於是,總長和總督紛紛聚集來見王,說:「願 大流士 王萬歲!
6Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho reĝo Dario, vivu eterne!
7國中的總長、欽差、總督、謀士,和巡撫彼此商議,要立一條堅定的禁令,三十日內,不拘何人,若在王以外,或向神或向人求甚麼,就必扔在獅子坑中。
7Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj.
8王啊,現在求你立這禁令,加蓋玉璽,使禁令決不更改;照 米底亞 和 波斯 人的例是不可更改的。」
8Tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke ĝi ne estu malobeata, kiel leĝo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.
9於是 大流士 王立這禁令,加蓋玉璽。
9La reĝo Dario subskribis la dekreton.
10但以理 知道這 禁令 蓋了玉璽,就到自己家裏(他樓上的窗戶開向 耶路撒冷 ),一日三次,雙膝跪在他上帝面前,禱告感謝,與素常一樣。
10Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antaŭe.
11那些人就紛紛聚集,見 但以理 在他上帝面前祈禱懇求。
11Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ sia Dio.
12他們便進到王前,提王的禁令,說:「王啊,三十日內不拘何人,若在王以外,或向神或向人求甚麼,必被扔在獅子坑中。王不是在這禁令上蓋了玉璽嗎?」王回答說:「實有這事,照 米底亞 和 波斯 人的例是不可更改的。」
12Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan dekreton: Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris: Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo.
13他們對王說:「王啊,那被擄之 猶大 人中的 但以理 不理你,也不遵你蓋了玉璽的禁令,他竟一日三次祈禱。」
13Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo: Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn.
14王聽見這話,就甚愁煩,一心要救 但以理 ,籌劃解救他,直到日落的時候。
14Aŭdinte tion, la reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin.
15那些人就紛紛聚集來見王,說:「王啊,當知道 米底亞 人和 波斯 人有例,凡王所立的禁令和律例都不可更改。」
15Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li: Sciu, ho reĝo, ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla.
16王下令,人就把 但以理 帶來,扔在獅子坑中。王對 但以理 說:「你所常事奉的上帝,他必救你。」
16Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin!
17有人搬石頭放在坑口,王用自己的璽和大臣的印,封閉那坑,使懲辦 但以理 的事毫無更改。
17Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo koncerne Danielon.
18王回宮,終夜禁食,無人拿樂器到他面前,並且睡不着覺。
18Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis.
19次日黎明,王就起來,急忙往獅子坑那裏去。
19Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.
20臨近坑邊,哀聲呼叫 但以理 ,對 但以理 說:「永生上帝的僕人 但以理 啊,你所常事奉的上帝能救你脫離獅子嗎?」
20Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj?
21但以理 對王說:「願王萬歲!
21Tiam Daniel respondis al la reĝo: Ho reĝo, vivu eterne!
22我的上帝差遣使者,封住獅子的口,叫獅子不傷我;因我在上帝面前無辜,我在王面前也沒有行過虧損的事。」
22Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon.
23王就甚喜樂,吩咐人將 但以理 從坑裏繫上來。於是 但以理 從坑裏被繫上來,身上毫無傷損,因為信靠他的上帝。
23Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.
24王下令,人就把那些控告 但以理 的人,連他們的妻子兒女都帶來,扔在獅子坑中。他們還沒有到坑底,獅子就抓住他們,咬碎他們的骨頭。
24Kaj la reĝo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj ĵeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaŭ iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraŭ antaŭ ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis ĉiujn iliajn ostojn.
25那時, 大流士 王傳旨,曉諭住在全地各方、各國、各族的人說:「願你們大享平安!
25Post tio la reĝo Dario skribis al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero: Kresku via bonfarto!
26現在我降旨曉諭我所統轄的全國人民,要在 但以理 的上帝面前,戰兢恐懼。 因為他是永遠長存的活上帝, 他的國永不敗壞; 他的權柄永存無極!
26Mi donas ordonon, ke en ĉiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; ĉar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
27他護庇人,搭救人, 在天上地下施行神蹟奇事, 救了 但以理 脫離獅子的口。」
27Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj.
28如此,這 但以理 ,當 大流士 王 在位的時候和 波斯 王 塞魯士 在位的時候,大享亨通。
28Kaj Daniel havis sukceson dum la reĝado de Dario, kaj dum la reĝado de Ciro, la Perso.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.