但以理書
Chapter 12

但以理書

Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「那時,保佑你本國之民的天使長 米迦勒 必站起來,並且有大艱難,從有國以來直到此時,沒有這樣的。你本國的民中,凡名錄在冊上的,必得拯救。
1En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.
2睡在塵埃中的,必有多人復醒。其中有得永生的,有受羞辱永遠被憎惡的。
2Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.
3智慧人必發光如同天上的光;那使多人歸義的,必發光如星,直到永永遠遠。
3Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.
4但以理 啊,你要隱藏這話,封閉這書,直到末時。必有多人來往奔跑,知識就必增長。」
4Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.
5我- 但以理 觀看,見另有兩個人站立:一個在河這邊,一個在河那邊。
5Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
6有一個問那站在河水以上、穿細麻衣的說:「這奇異的事到幾時才應驗呢?」
6Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindaĵoj?
7我聽見那站在河水以上、穿細麻衣的,向天舉起左右手,指着活到永遠的 主 起誓說:「要到一載、二載、半載,打破聖民權力的時候,這一切事就都應驗了。」
7Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.
8我聽見這話,卻不明白,就說:「我主啊,這些事的結局是怎樣呢?」
8Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio?
9他說:「 但以理 啊,你只管去;因為這話已經隱藏封閉,直到末時。
9Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo.
10必有許多人使自己清淨潔白,且被熬煉;但惡人仍必行惡,一切惡人都不明白,惟獨智慧人能明白。
10Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.
11從除掉常獻的 燔祭 ,並設立那行毀壞可憎之物的時候,必有一千二百九十日。
11Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.
12等到一千三百三十五日的,那人便為有福。
12Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!
13「你且去等候結局,因為你必安歇。到了末期,你必起來,享受你的 福 分。」
13Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.