使徒行傳 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有一個人,名叫 亞拿尼亞 ,同他的妻子 撒非喇 賣了田產,
1Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedaĵon,
2把價銀私自留下幾分,他的妻子也知道,其餘的幾分拿來放在使徒腳前。
2kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaŭ la piedoj de la apostoloj.
3彼得 說:「 亞拿尼亞 !為甚麼撒但充滿了你的心,叫你欺哄聖靈,把田地的價銀私自留下幾分呢?
3Sed Petro diris: Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?
4田地還沒有賣,不是你自己的嗎?既賣了,價銀不是你作主嗎?你怎麼心裏起這意念呢?你不是欺哄人,是欺哄上帝了。」
4Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
5亞拿尼亞 聽見這話,就仆倒,斷了氣;聽見的人都甚懼怕。
5Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn.
6有些少年人起來,把他包裹,抬出去埋葬了。
6Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis.
7約過了三小時,他的妻子進來,還不知道這事。
7Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.
8彼得 對她說:「你告訴我,你們賣田地的價銀就是這些嗎?」她說:「就是這些。」
8Kaj Petro ŝin demandis: Diru al mi, ĉu por tiom vi vendis la bienon? Kaj ŝi respondis: Jes, por tiom.
9彼得 說:「你們為甚麼同心試探主的靈呢?埋葬你丈夫之人的腳已到門口,他們也要把你抬出去。」
9Kaj Petro respondis al ŝi: Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
10婦人立刻仆倒在 彼得 腳前,斷了氣。那些少年人進來,見她已經死了,就抬出去,埋在她丈夫旁邊。
10Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo.
11全教會和聽見這事的人都甚懼怕。
11Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio.
12主藉使徒的手在民間行了許多神蹟奇事;他們都同心合意地在 所羅門 的廊下。
12Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona.
13其餘的人沒有一個敢貼近他們,百姓卻尊重他們。
13Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
14信而歸主的人越發增添,連男帶女很多。
14kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
15甚至有人將病人抬到街上,放在床上或褥子上,指望 彼得 過來的時候,或者得他的影兒照在甚麼人身上。
15tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili.
16還有許多人帶着病人和被污鬼纏磨的,從 耶路撒冷 四圍的城邑來,全都得了醫治。
16Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.
17大祭司和他的一切同人,就是撒都該教門的人,都起來,滿心忌恨,
17Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo,
18就下手拿住使徒,收在外監。
18kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.
19但主的使者夜間開了監門,領他們出來,
19Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
20說:「你們去站在殿裏,把這生命的道都講給百姓聽。」
20Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.
21使徒聽了這話,天將亮的時候就進殿裏去教訓人。大祭司和他的同人來了,叫齊公會的人和 以色列 族的眾長老,就差人到監裏去,要把使徒提出來。
21Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
22但差役到了,不見他們在監裏,就回來稟報說:
22Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
23「我們看見監牢關得極妥當,看守的人也站在門外;及至開了門,裏面一個人都不見。」
23dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
24守殿官和祭司長聽見這話,心裏犯難,不知這事將來如何。
24Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero.
25有一個人來稟報說:「你們收在監裏的人,現在站在殿裏教訓百姓。」
25Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
26於是守殿官和差役去帶使徒來,並沒有用強暴,因為怕百姓用石頭打他們。
26Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj.
27帶到了,便叫使徒站在公會前;大祭司問他們說:
27Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis,
28「我們不是嚴嚴地禁止你們,不可奉這名教訓人嗎?你們倒把你們的道理充滿了 耶路撒冷 ,想要叫這人的血歸到我們身上!」
28dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.
29彼得 和眾使徒回答說:「順從上帝,不順從人,是應當的。
29Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn.
30你們掛在木頭上殺害的耶穌,我們祖宗的上帝已經叫他復活。
30La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo.
31上帝且用右手將他高舉,叫他作君王,作救主,將悔改的心和赦罪的恩賜給 以色列 人。
31Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
32我們為這事作見證;上帝賜給順從之人的聖靈也為這事作見證。」
32Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
33公會的人聽見就極其惱怒,想要殺他們。
33Kaj ili, aŭdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiliĝis, por pereigi ilin.
34但有一個法利賽人,名叫 迦瑪列 ,是眾百姓所敬重的教法師,在公會中站起來,吩咐人把使徒暫且帶到外面去,
34Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, leĝinstruisto honorata ĉe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.
35就對眾人說:「 以色列 人哪,論到這些人,你們應當小心怎樣辦理。
35Kaj li diris al ili: Izraelidoj, estu singardaj rilate al ĉi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari.
36從前 杜達 起來,自誇為大,附從他的人約有四百,他被殺後,附從他的全都散了,歸於無有。
36Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj leviĝis Teŭdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aliĝis nombro da viroj, ĉirkaŭ kvarcent; kaj li pereis; kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis kaj nuliĝis.
37此後,報名上冊的時候,又有 加利利 的 猶大 起來,引誘些百姓跟從他;他也滅亡,附從他的人也都四散了。
37Post tiu leviĝis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaŭ pereis, kaj ĉiuj, kiuj lin obeis, dispeliĝis.
38現在,我勸你們不要管這些人,任憑他們吧!他們所謀的、所行的,若是出於人,必要敗壞;
38Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos;
39若是出於上帝,你們就不能敗壞他們,恐怕你們倒是攻擊上帝了。」
39sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.
40公會的人聽從了他,便叫使徒來,把他們打了,又吩咐他們不可奉耶穌的名講道,就把他們釋放了。
40Kaj ili konsentis kun li; kaj alvokinte la apostolojn kaj batinte ilin, ili ordonis, ke ili ne parolu en la nomo de Jesuo, kaj liberigis ilin.
41他們離開公會,心裏歡喜,因被算是配為這名受辱。
41Sed ili foriris de antaŭ la sinedrio, ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron pro la Nomo.
42他們就每日在殿裏、在家裏不住地教訓人,傳耶穌是基督。
42Kaj ĉiutage en la templo kaj dome ili ne ĉesis instrui kaj prediki Jesuon, la Kriston.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.