使徒行傳 22
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「諸位父兄請聽,我現在對你們分訴。」
1Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.
2眾人聽他說的是希伯來話,就更加安靜了。
2Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:
3保羅 說:「我原是 猶太 人,生在 基利家 的 大數 ,長在這城裏,在 迦瑪列 門下,按着我們祖宗嚴緊的律法受教,熱心事奉上帝,像你們眾人今日一樣。
3Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ.
4我也曾逼迫奉這道的人,直到死地,無論男女都鎖拿下監。
4Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
5這是大祭司和眾長老都可以給我作見證的。我又領了他們達與弟兄的書信,往 大馬士革 去,要把在那裏 奉這道 的人鎖拿,帶到 耶路撒冷 受刑。」
5Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.
6「我將到 大馬士革 ,正走的時候,約在晌午,忽然從天上發大光,四面照着我。
6Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi.
7我就仆倒在地,聽見有聲音對我說:『 掃羅 ! 掃羅 !你為甚麼逼迫我?』
7Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?
8我回答說:『主啊,你是誰?』他說:『我就是你所逼迫的 拿撒勒 人耶穌。』
8Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
9與我同行的人看見了那光,卻沒有聽明那位對我說話的聲音。
9Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.
10我說:『主啊,我當做甚麼?』主說:『起來,進 大馬士革 去,在那裏,要將所派你做的一切事告訴你。』
10Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru.
11我因那光的榮耀不能看見,同行的人就拉着我手進了 大馬士革 。
11Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.
12那 裏 有一個人,名叫 亞拿尼亞 ,按着律法是虔誠人,為一切住在那裏的 猶太 人所稱讚。
12Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj,
13他來見我,站在旁邊,對我說:『兄弟 掃羅 ,你可以看見。』我當時往上一看,就看見了他。
13venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
14他又說:『我們祖宗的上帝揀選了你,叫你明白他的旨意,又得見那義者,聽他口中所出的聲音。
14Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo.
15因為你要將所看見的,所聽見的,對着萬人為他作見證。
15Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis.
16現在你為甚麼耽延呢?起來,求告他的名受洗,洗去你的罪。』」
16Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
17「後來,我回到 耶路撒冷 ,在殿裏禱告的時候,魂遊象外,
17Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo,
18看見主向我說:『你趕緊地離開 耶路撒冷 ,不可遲延;因你為我作的見證,這裏的人必不領受。』
18kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
19我就說:『主啊,他們知道我從前把信你的人收在監裏,又在各會堂裏鞭打他們。
19Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
20並且你的見證人 司提反 被害流血的時候,我也站在旁邊歡喜;又看守害死他之人的衣裳。』
20kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
21主向我說:『你去吧!我要差你遠遠地往外邦人那裏去。』」
21Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
22眾人聽他說到這句話,就高聲說:「這樣的人,從世上除掉他吧!他是不當活着的。」
22Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu.
23眾人喧嚷,摔掉衣裳,把塵土向空中揚起來。
23Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron,
24千夫長就吩咐將 保羅 帶進營樓去,叫人用鞭子拷問他,要知道他們向他這樣喧嚷是為甚麼緣故。
24la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li.
25剛用皮條捆上, 保羅 對旁邊站着的百夫長說:「人是 羅馬 人,又沒有定罪,你們就鞭打他,有這個例嗎?」
25Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan?
26百夫長聽見這話,就去見千夫長,告訴他說:「你要做甚麼?這人是 羅馬 人。」
26Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano.
27千夫長就來問 保羅 說:「你告訴我,你是 羅馬 人嗎?」 保羅 說:「是。」
27Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes.
28千夫長說:「我用許多銀子才入了 羅馬 的民籍。」 保羅 說:「我生來就是。」
28Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia.
29於是那些要拷問 保羅 的人就離開他去了。千夫長既知道他是 羅馬 人,又因為捆綁了他,也害怕了。
29Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
30第二天,千夫長為要知道 猶太 人控告 保羅 的實情,便解開他,吩咐祭司長和全公會的人都聚集,將 保羅 帶下來,叫他站在他們面前。
30Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.