使徒行傳 25
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1非斯都 到了任,過了三天,就從 凱撒利亞 上 耶路撒冷 去。
1Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem.
2祭司長和 猶太 人的首領向他控告 保羅 ,
2Kaj la ĉefpastro kaj la ĉefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraŭ Paŭlo, kaj lin instigis,
3又央告他,求他的情,將 保羅 提到 耶路撒冷 來,他們要在路上埋伏殺害他。
3petante de li favoron kontraŭ Paŭlo, ke li venigu lin al Jerusalem; ĉar ili aranĝis embuskon, por mortigi lin sur la vojo.
4非斯都 卻回答說:「 保羅 押在 凱撒利亞 ,我自己快要往那裏去」;
4Tamen Festo respondis, ke Paŭlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaŭ iros tien.
5又說:「你們中間有權勢的人與我一同下去,那人若有甚麼不是,就可以告他。」
5Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.
6非斯都 在他們那裏住了不過十天八天,就下 凱撒利亞 去;第二天坐堂,吩咐將 保羅 提上來。
6Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aŭ dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidiĝis sur la tribunala seĝo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Paŭlon.
7保羅 來了,那些從 耶路撒冷 下來的 猶太 人周圍站着,將許多重大的事控告他,都是不能證實的。
7Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris ĉirkaŭe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi;
8保羅 分訴說:「無論 猶太 人的律法,或是 聖 殿,或是凱撒,我都沒有干犯。」
8tiam Paŭlo responde pledis: Nek kontraŭ la leĝo de la Judoj, nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis.
9但 非斯都 要討 猶太 人的喜歡,就問 保羅 說:「你願意上 耶路撒冷 去,在那裏聽我審斷這事嗎?」
9Sed Festo, dezirante akiri favoron ĉe la Judoj, respondis al Paŭlo, dirante: Ĉu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti juĝata antaŭ mi pri ĉi tiuj aferoj?
10保羅 說:「我站在凱撒的堂前,這就是我應當受審的地方。我向 猶太 人並沒有行過甚麼不義的事,這也是你明明知道的。
10Sed Paŭlo diris: Mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata; kontraŭ la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaŭ vi tre bone scias.
11我若行了不義的事,犯了甚麼該死的罪,就是死,我也不辭。他們所告我的事若都不實,就沒有人可以把我交給他們。我要上告於凱撒。」
11Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.
12非斯都 和議會商量了,就說:「你既上告於凱撒,可以往凱撒那裏去。」
12Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis: Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.
13過了些日子, 亞基帕 王和 百妮基 氏來到 凱撒利亞 ,問 非斯都 安。
13Kaj post paso de kelke da tagoj, la reĝo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.
14在那裏住了多日, 非斯都 將 保羅 的事告訴王,說:「這裏有一個人,是 腓力斯 留在監裏的。
14Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la reĝo la aferon de Paŭlo, dirante: Felikso lasis katenita unu viron,
15我在 耶路撒冷 的時候,祭司長和 猶太 的長老將他的事稟報了我,求我定他的罪。
15pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la ĉefpastro kaj pliaĝuloj de la Judoj sciigis min, postulante juĝon kontraŭ li.
16我對他們說,無論甚麼人,被告還沒有和原告對質,未得機會分訴所告他的事,就先定他的罪,這不是 羅馬 人的條例。
16Al ili mi respondis, ke ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.
17及至他們都來到這裏,我就不耽延,第二天便坐堂,吩咐把那人提上來。
17Kiam do ili kunvenis ĉi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidiĝis sur la tribunala seĝo kaj ordonis alkonduki la viron.
18告他的人站着告他;所告的,並沒有我所逆料的那等惡事。
18La akuzantoj, stariĝinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis,
19不過是有幾樣辯論,為他們自己敬鬼神的事,又為一個人名叫耶穌,是已經死了, 保羅 卻說他是活着的。
19sed havis kelkajn demandojn kontraŭ li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas.
20這些事當怎樣究問,我心裏作難,所以問他說:『你願意上 耶路撒冷 去,在那裏為這些事聽審嗎?』
20Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, ĉu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti juĝata koncerne tiun aferon.
21但 保羅 求我留下他,要聽皇上審斷,我就吩咐把他留下,等我解他到凱撒那裏去。」
21Sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro.
22亞基帕 對 非斯都 說:「我自己也願聽這人辯論。」 非斯都 說:「明天你可以聽。」
22Kaj Agripo diris al Festo: Volonte ankaŭ mi aŭskultus tiun viron. Morgaŭ, li diris, vi lin aŭskultos.
23第二天, 亞基帕 和 百妮基 大張威勢而來,同着眾千夫長和城裏的尊貴人進了公廳。 非斯都 吩咐一聲,就有人將 保羅 帶進來。
23Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Paŭlon.
24非斯都 說:「 亞基帕 王和在這裏的諸位啊,你們看這人,就是一切 猶太 人,在 耶路撒冷 和這裏,曾向我懇求、呼叫說:『不可容他再活着。』
24Kaj Festo diris: Reĝo Agripo, kaj ĉiuj viroj, kiuj ĉeestas kun ni, vi vidas ĉi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaŭ ĉi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu.
25但我查明他沒有犯甚麼該死的罪,並且他自己上告於皇帝,所以我定意把他解去。
25Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj ĉar li mem apelaciis al lia Imperiestra Moŝto, mi decidis sendi lin.
26論到這人,我沒有確實的事可以奏明主上。因此,我帶他到你們面前,也特意帶他到你 亞基帕 王面前,為要在查問之後有所陳奏。
26Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaŭ vin ĉiujn, kaj precipe antaŭ vin, reĝo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi.
27據我看來,解送囚犯,不指明他的罪案是不合理的。」
27Ĉar ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.