约伯记 41
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你能用鱼钩钓上鳄鱼吗? 能用绳子压下它的舌头吗?
1Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
2你能用绳索穿它的鼻子吗? 能用钩穿它的腮骨吗?
2Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
3它岂向你连连恳求, 说柔和的话吗?
3Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
4岂肯与你立约, 使你拿它永远作奴仆吗?
4Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
5你岂可拿它当雀鸟玩耍吗? 岂可为你的幼女将它拴住吗?
5Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
6搭伙的 渔夫 岂可拿它当货物吗? 能把它分给商人吗?
6Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
7你能用倒钩枪扎满它的皮, 能用鱼叉叉满它的头吗?
7Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
8你按手在它身上,想与它争战, 就不再这样行吧!
8Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
9人指望捉拿它是徒然的; 一见它,岂不丧胆吗?
9Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
10没有那么凶猛的人敢惹它。 这样,谁能在我面前站立得住呢?
10Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
11谁先给我什么,使我偿还呢? 天下 万物 都是我的。
11Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
12论到鳄鱼的肢体和其大力,并美好的骨骼, 我不能缄默不言。
12Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
13谁能剥它的外衣? 谁能进它上下牙骨之间呢?
13Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
14谁能开它的腮颊? 它牙齿四围是可畏的。
14Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
15它以坚固的鳞甲为可夸, 紧紧合闭,封得严密。
15Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
16这鳞甲一一相连, 甚至气不得透入其间,
16Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
17都是互相联络、胶结, 不能分离。
17Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
18它打喷嚏就发出光来; 它眼睛好像早晨的光线。
18Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
19从它口中发出烧着的火把, 与飞迸的火星;
19El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
20从它鼻孔冒出烟来, 如烧开的锅和 点着 的芦苇。
20El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
21它的气点着煤炭, 有火焰从它口中发出。
21Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
22它颈项中存着劲力; 在它面前的都恐吓蹦跳。
22Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
23它的肉块互相联络, 紧贴其身,不能摇动。
23La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
24它的心结实如石头, 如下磨石那样结实。
24Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
25它一起来,勇士都惊恐, 心里慌乱,便都昏迷。
25Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
26人若用刀,用枪,用标枪, 用尖枪扎它,都是无用。
26Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
27它以铁为干草, 以铜为烂木。
27Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
28箭不能 恐吓它 使它逃避; 弹石在它看为碎秸。
28Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
29棍棒算为禾秸; 它嗤笑短枪飕的响声。
29Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
30它肚腹下 如 尖瓦片; 它如钉耙经过淤泥。
30Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
31它使深渊开滚如锅, 使洋海如锅中的膏油。
31Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
32它行的路随后发光, 令人想深渊如同白发。
32La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
33在地上没有像它造的那样, 无所惧怕。
33Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
34凡高大的,它无不藐视; 它在骄傲的水族上作王。
34Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.