约伯记 39
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1山岩间的野山羊几时生产,你知道吗? 母鹿下犊之期,你能察定吗?
1Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj?
2它们怀胎的月数,你能数算吗? 它们几时生产,你能晓得吗?
2Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
3它们屈身,将子生下, 就除掉疼痛。
3Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj.
4这子渐渐肥壮,在荒野长大, 去而不回。
4Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
5谁放野驴出去自由? 谁解开快驴的绳索?
5Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?
6我使旷野作它的住处, 使咸地当它的居所。
6La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo;
7它嗤笑城内的喧嚷, 不听赶牲口的喝声。
7Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas;
8遍山是它的草场; 它寻找各样青绿之物。
8La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon.
9野牛岂肯服事你? 岂肯住在你的槽旁?
9Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo?
10你岂能用套绳将野牛笼在犁沟之间? 它岂肯随你耙山谷之地?
10Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn?
11岂可因它的力大就倚靠它? 岂可把你的工交给它做吗?
11Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron?
12岂可信靠它把你的粮食运到家, 又收聚你禾场上的谷吗?
12Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
13鸵鸟的翅膀欢然搧展, 岂是显慈爱的翎毛和羽毛吗?
13La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
14因它把蛋留在地上, 在尘土中使得温暖;
14Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
15却想不到被脚踹碎, 或被野兽践踏。
15Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati.
16它忍心待雏,似乎不是自己的; 虽然徒受劳苦,也不 为雏 惧怕;
16Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana;
17因为 神使它没有智慧, 也未将悟性赐给它。
17Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton.
18它几时挺身展开翅膀, 就嗤笑马和骑马的人。
18Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton.
19马的大力是你所赐的吗? 它颈项上挓挲的鬃是你给它披上的吗?
19Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?
20是你叫它跳跃像蝗虫吗? 它喷气之威使人惊惶。
20Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.
21它在谷中刨地,自喜其力; 它出去迎接佩带兵器的人。
21Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;
22它嗤笑可怕的事并不惊惶, 也不因刀剑退回。
22Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.
23箭袋和发亮的枪, 并短枪在它身上铮铮有声。
23Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.
24它发猛烈的怒气将地吞下; 一听角声就不耐站立。
24Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.
25角每发声,它说呵哈; 它从远处闻着战气, 又听见军长大发雷声和 兵丁 呐喊。
25Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
26鹰雀飞翔,展开翅膀一直向南, 岂是借你的智慧吗?
26Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?
27大鹰上腾在高处搭窝, 岂是听你的吩咐吗?
27Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston?
28它住在山岩, 以山峰和坚固之所为家,
28Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
29从那里窥看食物, 眼睛远远观望。
29De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj.
30它的雏也咂血; 被杀的人在哪里,它也在那里。
30Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.