Genesis
Chapter 36
Petrus Canisius Bible, 1…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Petrus Canisius Bible, 1939 (De Heilige Schrift)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Dit zijn de nakomelingen van Esau of Edom.
1Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom.
2Esau had zich de volgende vrouwen uit de kanaänietische meisjes genomen: Ada, de dochter van den Chittiet Elon; Oholibama, de dochter van Ana, de kleindochter van den Chiwwiet Sibon;
2Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la Ĥetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la Ĥivido,
3Basemat, de dochter van Jisjmaël, de zuster van Nebajot.
3kaj Basmaton, filinon de Iŝmael, fratinon de Nebajot.
4Ada baarde aan Esau Elifaz; Basemat Reoeël;
4Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon.
5Oholibama baarde Jeoesj, Jalam en Kórach. Dit zijn de zonen van Esau, die hem in het land Kanaän werden geboren.
5Kaj Oholibama naskis Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskiĝis al li en la lando Kanaana.
6Daarna nam Esau zijn vrouwen, zonen en dochters en allen, die tot zijn gezin behoorden, met zijn kudde, runderen en al de bezittingen, die hij in het land Kanaän verworven had, en trok van zijn broer Jakob weg naar een ander land.
6Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj ĉiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj ĉiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritaĵon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob.
7Want zij bezaten te veel, om bij elkander te blijven; het land, waar zij woonden, kon hen wegens hun kudden niet onderhouden.
7Ĉar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.
8Esau of Edom ging zich dus in het gebergte Seïr vestigen.
8Kaj Esav ekloĝis sur la monto Seir; Esav estas ankaŭ Edom.
9Dit is de geslachtslijst van Esau, den vader van Edom, in het gebergte Seïr.
9Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir:
10Dit zijn de namen van Esau’s zonen: Elifaz, de zoon van Esau’s vrouw Ada; Reoeël, de zoon van Esau’s vrouw Basemat.
10jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav.
11De zonen van Elifaz waren Teman, Omar, Sefo, Gatam en Kenaz.
11Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz.
12Timna was een bijvrouw van Esau’s zoon Elifaz, en zij baarde aan Elifaz Amalek. Dit waren dus zonen van Esau’s vrouw Ada.
12Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav.
13Dit waren de zonen van Reoeël: Náchat en Zérach, Sjamma en Mizza. Ze waren dus zonen van Esau’s vrouw Basemat.
13Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.
14Dit waren de zonen van Esau’s vrouw Oholibama, de dochter van Ana, en kleindochter van Sibon. Zij baarde aan Esau Jeoesj, Jalam en Kórach.
14Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon.
15Dit zijn de stamhoofden van Esau’s zonen: De zonen van Elifaz, den eerstgeborene van Esau, zijn de stamhoofden van Teman, Omar, Sefo en Kenaz,
15Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz,
16Kórach, Gatam en Amalek. Ze zijn de stamhoofden van de groep Elifaz in het land Edom. Ze zijn zonen van Ada.
16ĉefo Koraĥ, ĉefo Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada.
17Dit zijn de zonen van Esau’s zoon Reoeël: De stamhoofden van Náchat, Zérach, Sjamma en Mizza. Ze zijn de stamhoofden van de groep Reoeël in het land van Edom. Ze zijn zonen van Esau’s vrouw Basemat.
17Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav.
18Dit zijn de zonen van Esau’s vrouw Oholibama. De stamhoofden van Jeoesj, Jalam en Kórach. Ze zijn de stamhoofden van de groep Oholibama, de dochter van Ana, de vrouw van Esau.
18Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: ĉefo Jeuŝ, ĉefo Jalam, ĉefo Koraĥ. Tio estas la ĉefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav.
19Dit zijn dus de zonen van Esau of Edom met hun stamhoofden.
19Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas Edom.
20En dit zijn de zonen van den Choriet Seïr, de eigenlijke bewoners van het land: Lotan, Sjobal, Sibon, en Ana.
20Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando: Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana
21Verder Disjon, Éser en Disjan. Ze zijn de stamhoofden van de Chorieten, de zonen van Seïr, in het land Edom.
21kaj Diŝon kaj Ecer kaj Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, filoj de Seir, en la lando de Edom.
22De zonen van Lotan waren Chori en Hemam; de zuster van Lotan was Timna.
22La filoj de Lotan estis: Ĥori kaj Hemam; kaj la fratino de Lotan estis Timna.
23Dit zijn de zonen van Sjobal: Alwan, Manáchat, Ebal, Sjefo en Onam.
23Kaj jen estas la filoj de Ŝobal: Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam.
24Dit zijn de zonen van Sibon: Ajja en Ana; dit is de Ana, die de hete bronnen vond in de woestijn, toen hij de ezels van zijn vader Sibon weidde.
24Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li paŝtis la azenojn de sia patro Cibeon.
25Dit zijn de kinderen van Ana: Disjon en Oholibama, de dochter van Ana.
25Kaj jen estas la infanoj de Ana: Diŝon, kaj Oholibama, filino de Ana.
26Dit zijn de zonen van Disjon: Chemdan, Esjban, Jitran en Keran.
26Kaj jen estas la filoj de Diŝon: Ĥemdan kaj Eŝban kaj Jitran kaj Keran.
27Dit zijn de zonen van Éser: Bilhan, Zaäwan en Akan.
27Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan.
28Dit zijn de zonen van Disjan: Oes en Aran.
28Jen estas la filoj de Diŝan: Uc kaj Aran.
29Dit zijn dus de stamhoofden van de Chorieten: de stamhoofden van Lotan, Sjobal, Sibon, Ana,
29Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan, ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana,
30Disjon, Éser en Disjan. Het zijn de stamhoofden van de verschillende chorietische stammen in het land Seïr.
30ĉefo Diŝon, ĉefo Ecer, ĉefo Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando Seir.
31En dit zijn de koningen, die over het land Edom regeerden, eer er een koning heerste over de zonen Israëls.
31Kaj jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝoj ĉe la Izraelidoj:
32Béla, de zoon van Beor regeerde in Edom; zijn hofstad heette Dinhaba.
32En Edom reĝis Bela, filo de Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba.
33Na de dood van Béla regeerde Jobab, de zoon van Zérach uit Bosra in zijn plaats.
33Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra.
34Na de dood van Jobab regeerde Choesjam uit het land der Temanieten in zijn plaats.
34Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj.
35Na de dood van Choesjam regeerde Hadad, de zoon van Bedad in zijn plaats. Hij was het, die Midjan in de vlakten van Moab versloeg; zijn stad heette Awit.
35Kiam mortis Ĥuŝam, ekreĝis anstataŭ li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit.
36Na de dood van Hadad regeerde Samla uit Masreka in zijn plaats.
36Kiam mortis Hadad, ekreĝis anstataŭ li Samla el Masreka.
37Na de dood van Samla regeerde Sjaoel uit Rechobot aan de rivier in zijn plaats.
37Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero.
38Na de dood van Sjaoel regeerde Báal-Chanan, de zoon van Akbor in zijn plaats.
38Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor.
39Na de dood van Báal-Chanan, den zoon van Akbor, regeerde Hadar in zijn plaats zijn hofstad heette Paoe. Zijn vrouw heette Mehetabel, en was de dochter van Matred en kleindochter van Me-Zahab.
39Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.
40En dit zijn de namen van de stamhoofden van Esau volgens hun familie, en naar de naam van hun woonplaats. De stamhoofden van Timna, Alwa en Jetet,
40Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet,
41Oholibama, Ela en Pinon,
41ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon,
42Kenaz, Teman en Mibsar,
42ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar,
43Magdiël en Iram. Dit zijn dus de stamhoofden van Edom volgens hun woonplaats in het land, dat zij in bezit hadden genomen. Tot zover over Esau, den stamvader van Edom.
43ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom, kiel ili loĝis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.