イザヤ書 3
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1見よ、主、万軍の主は、 エルサレムとユダから、支えと頼みを取り除く。 パンというすべての支えと、 水というすべての支えを。
1Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo;
2勇士と、 戦士と、 裁判官と、 預言者と、 占い師と、 長老を。
2heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon,
3五十人隊の長と、 尊敬される者と、 助言者と、 熟練した職人と、 巧みな呪術師を。
3kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston.
4「わたしは少年たちを彼らの高官とし、 幼い者たちに彼らを治めさせる。」
4Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.
5民は互いに虐げ合い、 だれもが他の者を、 だれもが隣人を虐げる。 子どもは老人に向かって高ぶり、 悪人は尊敬される者に向かって高ぶる。
5Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo.
6人は父の家で自分の兄弟をつかまえて言う。 『あなたには着る物がある。われわれの支配者になってくれ。 この廃墟をあなたの手に委ねよう。』
6Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano.
7その日、その人は声を上げて言う。 『私は傷を治す者にはなれない。 私の家にはパンも着る物もない。 私を民の支配者にしてはならない。』
7Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.
8エルサレムは滅び、ユダは倒れた。 彼らの言葉と行いが主に逆らい、 その栄光のまなざしを怒らせているからだ。
8Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
9彼らの顔つきが、彼らに不利な証言をする。 彼らはソドムのように自分の罪を見せびらかし、 それを隠そうとしない。 彼らに災いがある。 彼らは自分自身に災いを招いたからだ。
9La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon.
10義人には幸いがあると告げよ。 彼らは自分の行いの実を食べるからだ。
10Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj.
11悪人に災いがある。 災難が彼らに臨む。 その手で行ったことが、彼らに報いられるからだ。
11Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.
12わたしの民は、子どもたちに虐げられ、 女たちに支配されている。 わたしの民よ、あなたを導く者たちはあなたを迷わせ、 あなたが歩むべき道を滅ぼしている。
12Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.
13主は争うために立ち上がり、 諸国の民を裁くために立つ。
13La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn.
14主はご自分の民の長老たちと、 その指導者たちを裁く。 「ぶどう畑を食い荒らしたのは、あなたがただ。 貧しい者から奪った物が、あなたがたの家にある。
14La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj.
15なぜ、あなたがたはわたしの民を打ち砕き、 貧しい者の顔をすりつぶすのか。」 主、万軍の主は言われる。
15Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
16さらに主は言われた。 「シオンの娘たちは高ぶり、 首を伸ばし、流し目を送りながら歩き、 気取って小刻みに歩き、 足の飾りを鳴らしている。
16Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj:
17それゆえ、主はシオンの女たちの頭頂にできものを生じさせ、 主はその頭をはげさせる。」
17la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon.
18その日、主は彼女たちの美しい装身具、すなわち足輪、髪飾り、三日月形の首飾り、
18En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,
19耳飾り、腕輪、ベール、
19la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn,
20頭飾り、足首の鎖、帯、香水入れ、魔除け、
20la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,
21印章指輪、鼻輪、
21la ringojn kaj la nazringojn,
22晴れ着、肩掛け、外套、手提げ袋、
22la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,
23手鏡、上質の亜麻布の衣、冠、ショールを取り去る。
23la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.
24良い香りの代わりに腐った臭いがあり、 帯の代わりに縄があり、 美しく整えた髪の代わりにはげ頭があり、 晴れ着の代わりに粗布をまとい、 美しさの代わりに焼き印がある。
24Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj.
25あなたの男たちは剣に倒れ、 あなたの勇士たちは戦いで倒れる。
25Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.
26シオンの門々は嘆き悲しむ。 シオンは荒れ果て、地面に座る。
26Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.