イザヤ書
Chapter 51
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「義を追い求める者たち、 主を求める者たちよ、わたしに聞け。 あなたがたが切り出された岩と、 掘り出された石切り場に目を向けよ。
1Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.
2あなたがたの父アブラハムと、 あなたがたを産んだサラに目を向けよ。 彼がただ一人であった時、わたしは彼を呼び、 彼を祝福し、 彼を大いに増やした。
2Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; ĉar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.
3主はシオンを慰められた。 そのすべての荒れ地を慰め、 その荒野をエデンのように、 その砂漠を主の園のようにされた。 そこには喜びと楽しみ、 感謝と歌声が見いだされる。
3Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.
4わたしの民よ、わたしに聞け。 わたしの国民よ、わたしに耳を傾けよ。 律法がわたしから出て、 わたしは自分の公正を諸国の民の光として定める。
4Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.
5わたしの義は近い。 わたしの救いはすでに出て行き、 わたしの腕は諸国の民を裁く。 島々はわたしを待ち望み、 わたしの腕に信頼する。
5Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj juĝos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.
6目を天に上げ、 下の地を見よ。 天は煙のように消え去り、 地は衣のように古びる。 そこに住む者たちも同じように死ぬ。 しかし、わたしの救いは永遠に続き、 わたしの義は廃れることがない。
6Levu al la ĉielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; ĉar la ĉielo disneniiĝos kiel fumo, kaj la tero elfrotiĝos kiel vesto, kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektiĝos.
7義を知る者たち、 心にわたしの律法を持つ民よ、わたしに聞け。 人のそしりを恐れず、 彼らの侮辱にうろたえてはならない。
7Aŭskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro: ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuraĝiĝu.
8蛾が彼らを衣のように食い、 虫が羊毛のように食い尽くすからだ。 しかし、わたしの義は永遠に続き、 わたしの救いは代々に及ぶ。」
8Ĉar kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por ĉiuj generacioj.
9目覚めよ、目覚めよ。 主の御腕よ、力をまとえ。 昔の日々、 遠い昔の代々のように目覚めよ。 ラハブを切り刻み、 怪物を刺し貫いたのは、あなたではなかったか。
9Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?
10海を干上がらせ、 大いなる淵の水を干上がらせ、 贖われた者たちが渡る道を海の深みに造ったのは、あなたではなかったか。
10Ĉu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?
11主に贖われた者たちは帰って来て、 喜び歌いながらシオンに来る。 永遠の喜びがその頭上にある。 彼らは楽しみと喜びを得、 悲しみと嘆きは逃げ去る。
11Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
12「わたしこそ、あなたがたを慰める者。 死ぬべき人を恐れ、 草のようになる人の子を恐れるとは、あなたは何者なのか。
12Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;
13天を広げ、 地の基を据えた、 あなたを造られた主を忘れたのか。 滅ぼそうと備える虐げる者の激しい怒りのために、 一日中、絶えず恐れているのか。 虐げる者の激しい怒りはどこにあるのか。
13kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la ĉielon kaj fondis la teron; kaj konstante, ĉiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?
14捕らわれて流浪する者は、すぐに解放される。 彼は死んで穴に下ることがなく、 そのパンが尽きることもない。
14Baldaŭ la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano.
15わたしはあなたの神、主。 海をかき立て、その波をとどろかせる者。 その名は万軍の主である。
15Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot.
16わたしは自分の言葉をあなたの口に置き、 御手の陰であなたを覆った。 天を植え、 地の基を据え、 シオンに『あなたはわたしの民』と言うためである。」
16Mi metis Miajn vortojn en vian buŝon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por aranĝi la ĉielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion: Vi estas Mia popolo.
17目覚めよ、目覚めよ。 エルサレムよ、立ち上がれ。 あなたは主の御手から、その憤りの杯を飲んだ。 よろめきの杯、その大鉢を飲み、 飲み干した。
17Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo.
18彼女が産んだすべての息子の中に、彼女を導く者はなく、 彼女が育てたすべての息子の中に、彼女の手を取る者もいない。
18El ĉiuj filoj, kiujn ŝi naskis, neniu ŝin gvidis; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano.
19この二つのことがあなたに起こった。 だれがあなたのために嘆くだろうか。 荒廃と滅び、 飢饉と剣である。 どうしてわたしはあなたを慰められるだろうか。
19Tio ambaŭ vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfeliĉo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?
20あなたの息子たちは気を失い、 網にかかったかもしかのように、 すべての通りの角に倒れている。 彼らは主の憤りと、 あなたの神の叱責に満たされている。
20Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.
21それゆえ今、苦しむ者よ、これを聞け。 ぶどう酒によらずに酔っている者よ。
21Tial aŭskultu ĉi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:
22あなたの主なる神、 ご自分の民の訴えを弁護するあなたの神は、こう言われる。 「見よ、わたしはあなたの手から、よろめきの杯、 わたしの憤りの杯の大鉢を取り上げた。 あなたはもう二度とそれを飲まない。
22tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon: Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la ŝaŭmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos ĝin;
23わたしはそれを、あなたを苦しめる者たちの手に渡す。 彼らはあなたに、『身をかがめよ。われわれがその上を歩こう』と言った。 あなたは自分の背を地面のようにし、 人々が歩く通りのようにした。」
23kaj Mi transdonos ĝin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo: Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaŭ teron, kvazaŭ straton por pasantoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.