イザヤ書 27
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1その日、主はその堅く、大きく、強い剣をもって、逃げる蛇レビヤタンと、曲がりくねる蛇レビヤタンを罰し、海にいる竜を殺される。
1En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
2その日、彼女に向かって歌え。「麗しいぶどう畑よ。
2En tiu tago kantu pri ĝi, pri la kara vinberĝardeno:
3わたし、主がその番をする。絶えず水を注ぐ。だれにも害されないように、夜も昼も守る。
3Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto; ĉiumomente Mi trinkigas ĝin; por ke neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte.
4わたしのうちに怒りはない。しかし、いばらと茨が立ちはだかるなら、わたしは戦いを挑み、それに向かって進み、すべてを焼き尽くす。
4Ĉu Mi ne havas koleron? ĉu iu elmetus batale kontraŭ Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpaŝus kontraŭ ilin, kaj ĉiujn kune forbruligus.
5あるいは、わたしの力にすがり、わたしと平和を結べ。わたしと平和を結べ。」
5Nur en la okazo, se oni serĉus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.
6来たるべき日々に、ヤコブは根を張り、イスラエルは花を咲かせ、芽を出し、世界の表面を実で満たす。
6En la estonteco Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
7主は、彼らを打った者たちを打ったように、彼らを打っただろうか。彼らを殺した者たちが殺されたように、彼らも殺されただろうか。
7Ĉu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aŭ ĉu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj?
8あなたは彼らを追い払う時、ほどよく彼らと争われた。東風の日に、激しい風をもって彼らを追い払われた。
8Nur kiam la mezuro tro pleniĝis, Vi punis lin per ekzilo: Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.
9それゆえ、これによってヤコブの咎は赦される。その罪が取り除かれる実は、すべてここにある。すなわち、祭壇の石をすべて、打ち砕かれた白墨の石のようにし、アシェラ像も香の祭壇も二度と立たないようにすることである。
9Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
10城壁のある町は孤立し、人の住む所は見捨てられ、荒野のように捨てられる。子牛がそこで草を食べ、そこに伏し、その枝を食い尽くす。
10Ĉar urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn.
11その枝が枯れると、折り取られる。女たちが来て、それに火をつける。この民には悟りがないからだ。それゆえ、彼らを造られた方は彼らをあわれまず、彼らを形造られた方は彼らに恵みを示されない。
11Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.
12その日、主はユーフラテス川の流れからエジプト川まで実を打ち落とされる。イスラエルの子らよ、あなたがたは一人ずつ集められる。
12Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.
13その日、大きな角笛が吹き鳴らされる。アッシリアの地で滅びようとしていた者たちと、エジプトの地に追放されていた者たちが来て、エルサレムの聖なる山で主を礼拝する。
13Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdiĝis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.