イザヤ書 11
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)Translation
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1エッサイの切り株から一つの芽が出て、 その根から若枝が伸び、実を結ぶ。
1Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
2主の霊がその上にとどまる。 知恵と悟りの霊、 助言と力の霊、 知識と主を恐れる霊である。
2Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
3彼は主を恐れることを喜びとする。 目で見たことによって裁かず、 耳で聞いたことによって裁定しない。
3Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;
4義をもって貧しい者を裁き、 公平をもって地のへりくだった者たちのために判決を下す。 その口の杖で地を打ち、 その唇の息で悪人を殺す。
4sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
5義はその腰を締める帯となり、 真実はその腰を締める帯となる。
5Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
6狼は子羊とともに住み、 豹は子やぎとともに伏す。 子牛、若い獅子、肥えた子牛がともにいて、 小さな子どもがそれらを導く。
6Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
7雌牛と熊はともに草を食べ、 その子らはともに伏す。 獅子は牛のようにわらを食べる。
7Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.
8乳飲み子はコブラの穴のそばで遊び、 乳離れした子は毒蛇の巣に手を伸ばす。
8Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.
9わたしの聖なる山のどこにおいても、 彼らは傷つけることも、滅ぼすこともない。 水が海を覆うように、 地は主を知る知識で満ちるからだ。
9Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
10その日、諸国の民の旗として立つエッサイの根を、異邦人は求める。その休み場は栄光に満ちる。
10En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
11その日、主は再び手を伸ばし、残されているご自分の民の残りの者を、アッシリア、エジプト、パテロス、クシュ、エラム、シンアル、ハマテ、海の島々から取り戻す。
11En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
12主は諸国の民のために旗を掲げ、イスラエルから追い散らされた者たちを集め、ユダから散らされた者たちを地の四隅から集める。
12Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
13エフライムのねたみは去り、ユダを苦しめる者たちは断ち滅ぼされる。エフライムはユダをねたまず、ユダもエフライムを苦しめない。
13Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.
14彼らは西方のペリシテ人の肩に飛びかかり、ともに東方の人々を略奪する。彼らはエドムとモアブの上に手を伸ばし、アンモンの人々は彼らに従う。
14Sed ili flugos kune al la Filiŝtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.
15主はエジプトの海の入り江を完全に滅ぼす。焼けつく風によって大河の上に手を振り、大河を七つの流れに分け、人々が履物を履いたまま渡れるようにする。
15Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj.
16アッシリアから残される主の民の残りの者のために、大路が備えられる。イスラエルがエジプトの地から上って来た日と同じようになる。
16Kaj estos vojo por la restaĵo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.