Tito 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:
1しかし、あなたは健全な教えにふさわしいことを語りなさい。
2ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;
2年配の男性には、節度があり、品位を保ち、思慮深く、信仰と愛と忍耐において健全であるよう教えなさい。
3ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;
3同じように、年配の女性には、敬虔な者にふさわしく振る舞い、人を中傷せず、多くの酒の奴隷にならず、良いことを教える者となるよう教えなさい。
4por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn,
4そうすれば、彼女たちは若い妻たちを導き、夫を愛し、子どもを愛し、
5esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
5思慮深く、貞潔で、家庭の務めに励み、親切で、自分の夫に従うよう教えることができます。それは、神のことばがそしられないためです。
6konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;
6同じように、若い男性には思慮深くあるよう勧めなさい。
7pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,
7あらゆる点で、自ら良い働きの模範となりなさい。教えにおいては、純正さと品位と清廉さを示し、
8paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni.
8非難の余地のない健全なことばを用いなさい。そうすれば、反対する者は、私たちについて悪く言えることが何もなく、恥じ入ることになります。
9Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj,
9しもべたちには、自分の主人に従い、何事においても主人に喜ばれるようにし、口答えせず、
10ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto.
10何も盗み取らず、どこまでも誠実であることを示すよう勧めなさい。そうすれば彼らは、あらゆる点で、私たちの救い主である神の教えを美しく飾ることになります。
11Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj,
11すべての人に救いをもたらす神の恵みが現れました。
12instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,
12その恵みは、不敬虔と世の欲望を退け、この世にあって、思慮深く、正しく、敬虔に生きるよう私たちを教えています。
13atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,
13私たちは、幸いな望み、すなわち、私たちの偉大な神であり救い主であるイエス・キリストの栄光の現れを待ち望んでいます。
14kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
14キリストは、私たちをあらゆる不法から贖い、清めてご自分のものとなる民とし、良い働きに熱心な者とするために、ご自身を私たちのために献げられました。
15Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.
15あなたはこれらのことを語り、あらゆる権威をもって励まし、戒めなさい。だれにも軽んじられないようにしなさい。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.