Hebroj 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Modern Hebrew Bible
1Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,
1לכן אחי הקדושים חברים לקריאה של מעלה הביטו אל השליח וכהן הודיתנו הגדול אל המשיח ישוע׃
2kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo.
2אשר הוא נאמן לעשהו כמו גם משה בכל ביתו׃
3Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto.
3כי כבוד גדול ממשה נחל זה כאשר בנה הבית חשוב יותר מן הבית׃
4Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.
4כי כל בית יש לו בנה אבל בונה כל הוא האלהים׃
5Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;
5והן משה נאמן בכל ביתו כעבד לעדות העמדות להאמר׃
6sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.
6אבל המשיח הוא הבן על ביתו ואנחנו ביתו אם נחזיק בבטחון ובתהלת התקוה ולא נרפנה עד הקץ׃
7Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
7לכן כמאמר רוח הקדש היום אם בקלו תשמעו׃
8Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
8אל תקשו לבבכם כמריבה כיום מסה במדבר׃
9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
9אשר נסוני אבותיכם בחנוני גם ראו פעלי ארבעים שנה׃
10Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
10לכן אקוט בדור ואמר עם תעי לבב הם והם לא ידעו דרכי׃
11Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
11אשר נשבעתי באפי אם יבאון אל מנוחתי׃
12Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
12ראו עתה אחי פן יש באחד מכם לב רע וחסר אמונה לסור מאלהים חיים׃
13sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;
13אך הוכח תוכיחו איש את רעהו יום יום עד שיקרא היום למען אשר לא יקשה איש מכם את לבו במדוחי פשע׃
14ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino;
14כי נתחברנו למשיח אם נחזיק בראשית הבטחה ולא נרפנה עד הקץ׃
15dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
15כאשר נאמר היום אם בקלו תשמעו אל תקשו לבבכם כמריבה׃
16Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?
16מי אפוא אלה אשר שמעו ויריבו הלא כל יצאי מצרים ביד משה׃
17Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?
17ובמי התקוטט ארבעים שנה הלא בחטאים אשר נפלו פגריהם במדבר׃
18Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?
18ולמי נשבע לבלתי בא אל מנוחתו אם לא לסוררים׃
19Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.
19ואנחנו ראים כי לא יכלו לבוא על אשר לא האמינו׃
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.