Efesanoj 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas.
1子どもたちよ、主にあって両親に従いなさい。それが正しいことだからです。
2Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso),
2「父と母を敬いなさい。」これは約束の伴う最初の戒めです。
3por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero.
3「そうすれば、あなたは幸せになり、地上で長く生きることができる。」
4Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
4父親たちよ、子どもを怒らせてはなりません。むしろ、主のしつけと訓戒によって育てなさい。
5Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;
5奴隷たちよ、地上の主人に、恐れとおののきをもって従いなさい。キリストに従うように、真心を込めて従いなさい。
6ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;
6人の目があるときだけ仕える者や、人の機嫌を取る者のようにではなく、キリストの僕として、心から神の御心を行いなさい。
7kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;
7人にではなく主に仕えるように、喜んで奉仕しなさい。
8sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.
8奴隷であっても自由人であっても、それぞれが行った良いことに応じて、主から報いを受けると知っているからです。
9Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado.
9主人である人たちよ、あなたがたも同じように彼らを扱い、脅すことをやめなさい。彼らとあなたがたとの主人である方が天におられ、その方にはえこひいきがないことを知っているからです。
10Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
10最後に、主にあって、その偉大な御力によって強くなりなさい。
11Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo.
11悪魔の策略に立ち向かうことができるよう、神の武具をすべて身に着けなさい。
12Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj.
12私たちの戦いは、血肉に対するものではなく、支配者たち、権威ある者たち、この暗闇の世を支配する者たち、天上にいる悪の霊的勢力に対するものだからです。
13Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari.
13ですから、悪い日に抵抗し、なすべきことをすべてなし終えて、なおしっかりと立つことができるよう、神の武具をすべて身に着けなさい。
14Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,
14それゆえ、しっかりと立ちなさい。真理の帯を腰に締め、義の胸当てを着け、
15kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco;
15平和の福音を告げる備えを足に履きなさい。
16super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.
16何よりも、信仰の盾を手に取りなさい。それによって、悪い者が放つ火の矢をすべて消すことができます。
17Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
17また、救いのかぶとと、聖霊の剣、すなわち神の言葉を受け取りなさい。
18per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj,
18あらゆる祈りと願いをもって、いつでも聖霊によって祈りなさい。そのために、たゆまず目を覚ましていて、すべての聖徒のために根気強く願い続けなさい。
19kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio,
19また、私のためにも祈ってください。私が口を開くとき語るべき言葉が与えられ、福音の奥義を大胆に知らせることができるように。
20pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli.
20私はこの福音のために、鎖につながれた使節となっています。語るべきとおりに、この福音を大胆に語ることができるよう、祈ってください。
21Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,
21私の様子や近況をあなたがたにも知ってもらうため、愛する兄弟であり、主にある忠実な奉仕者であるテキコが、すべてを知らせます。
22kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.
22私たちの様子をあなたがたに知らせ、あなたがたの心を励ますために、私はまさにこの目的で彼を遣わしました。
23Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
23父なる神と主イエス・キリストから、兄弟たちに平安と信仰を伴う愛がありますように。
24Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.
24朽ちることのない愛をもって私たちの主イエス・キリストを愛する、すべての人に恵みがありますように。アーメン。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.