Efesanoj 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Freedom Bible (フリーダム・バイブル)
1Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,
1そこで、主にあって囚人となっている私は、あなたがたにお願いします。あなたがたが受けた召しにふさわしく歩みなさい。
2kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,
2どこまでも謙遜に、柔和に、忍耐をもって、愛のうちに互いに耐え忍び、
3penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
3平和のきずなによって、聖霊による一致を熱心に保ちなさい。
4Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;
4体は一つ、聖霊は一つです。あなたがたが召されたときに与えられた望みも一つです。
5unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
5主は一人、信仰は一つ、バプテスマは一つ、
6unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.
6すべてのものの父なる神はお一人です。この方はすべてのものの上にあり、すべてを貫き、私たちすべてのうちにおられます。
7Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.
7しかし、私たち一人一人には、キリストの賜物の量りに応じて恵みが与えられました。
8Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.
8そのため、聖書はこう言っています。 「高い所に上られたとき、 捕らわれの者たちを引き連れ、 人々に賜物をお与えになった。」
9(Ĉi tio do: Li supreniris — kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero?
9さて、「上られた」ということは、まず地の低い所へ下られたことにほかなりません。
10La malsuprenirinto — tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.)
10下られた方ご自身が、すべてのものを満たすために、あらゆる天よりもはるか高く上られた方なのです。
11Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj;
11キリストは、ある人を使徒、ある人を預言者、ある人を福音を伝える者、またある人を牧者や教師としてお与えになりました。
12por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,
12それは、聖徒たちを整えて奉仕の働きに就かせ、キリストの体を築き上げるためです。
13ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;
13こうして私たちは皆、信仰と神の御子を知る知識との一致に達し、成熟した一人の人となり、キリストの満ち満ちた姿にまで成長するのです。
14por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo;
14それは、私たちがもはや子どものままで、人の欺きや、誤りへと巧みに誘い込む策略によって、教えのあらゆる風に吹き回され、波にもてあそばれることがないためです。
15sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,
15むしろ、愛のうちに真理を語り、すべての点で、かしらであるキリストへと成長していきます。
16el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.
16キリストから、体全体は、すべての節々の支えによって組み合わされ、結び合わされます。そして、それぞれの部分がその力量に応じて働くとき、体は成長し、愛のうちに自らを築き上げていくのです。
17La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,
17ですから私は、主にあってこう言い、厳かに告げます。あなたがたはもはや、ほかの異邦人たちのように、むなしい思いに従って歩んではなりません。
18mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;
18彼らは理解が暗くなり、内にある無知と心のかたくなさのために、神のいのちから遠く離れています。
19kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco.
19彼らは感覚を失い、放縦に身を任せ、貪欲のままにあらゆる汚れた行いにふけっています。
20Sed vi ne tiel lernis Kriston;
20しかし、あなたがたが学んだキリストは、そのような方ではありません。
21se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;
21もし実際にキリストに聞き、イエスにある真理に従って、キリストにあって教えられたのなら、
22por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj,
22以前の生き方に属する古い人を脱ぎ捨てなさい。その古い人は、欺く欲望によって滅びへと向かっています。
23kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso,
23そして、心の内なる霊において新しくされ、
24kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.
24神に似せて、真理から生まれる義と聖さのうちに造られた新しい人を身に着けなさい。
25Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia.
25ですから、偽りを捨て、それぞれ隣人に真実を語りなさい。私たちは互いに一つの体を成す部分だからです。
26Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;
26「怒っても、罪を犯してはならない。」 怒ったまま日を沈ませてはならず、
27ankaŭ ne donu lokon al la diablo.
27悪魔につけ入る隙を与えてはなりません。
28Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.
28盗みをしていた者は、もう盗んではなりません。むしろ、必要な人に分け与えられるよう、自分の手で正当な仕事をし、働きなさい。
29El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj.
29悪い言葉を口から出してはなりません。必要に応じて人を築き上げ、聞く人に恵みを与える良い言葉だけを語りなさい。
30Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto.
30神の聖霊を悲しませてはなりません。あなたがたは贖いの日のために、聖霊によって証印を押されたのです。
31Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico;
31あらゆる苦々しさ、憤り、怒り、わめき、悪口を、すべての悪意とともに捨て去りなさい。
32kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
32互いに親切にし、心優しく接し、神がキリストにあってあなたがたを赦してくださったように、互いに赦し合いなさい。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.